Annie Londonderry

usona biciklistino

Annie Londonderry, fakte Anna Cohen-Kopchovsky (18701871 en Latvio; 11-an de novembro 1947 en Novjorko) estis la unua virino, kiu veturis kun kaj per biciklo tra la mondo.

Annie Londonderry
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1869 (1869-11-30)
en Rigo
Morto 11-an de novembro 1947 (1947-11-11) (77-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo biciklistoĵurnalisto • aventuristo • butikisto
TTT
Retejo http://www.annielondonderry.com
vdr

Vivo redakti

En 1875 Anna Cohen venis al Usono el Latvio kun siaj gepatroj kaj kvar gefratoj. La familio loĝis en la juda kvartalo de Bostono. En 1887 la gepatroj mortis kaj en 1888 Anna geedziĝis kun Simon "Max" Kopchovsky. Ili havis tri infanojn ene de kvar jaroj kaj vivis en malbonaj kondiĉoj.

La 25-an de junio 1894, Anna dumtempe forlasis sian familion por bicikli ĉirkaŭ la mondo. Laŭdire la kialo de la vojaĝo estis veto inter du komercistoj el Bostono. Unu el ili asertis ke virino ne povos fari tian vojaĝon. Tamen, ĉi tiu veto estas same negarantita kiel la kondiĉoj sub kiuj ŝi devus foriri sen mono sed reveni kun la sumo de 5 000 dolaroj. Por gajni ĉi tiun monon, Anna Kopchovsky reklamis interalie mineralan akvon nomatan Londonderry, tial ŝi prenis la nomon Annie Londonderry por la vojaĝo.

Anna komence veturis de Bostono al Ĉikago. Ŝi bezonis kvar monatojn por plenumi ĉi tiun itineron, parte pro malĝusta vestaĵo (longa jupo, fermita bluzo) kaj parte pro tro peza biciklo. Do ŝi ne sukcesis transiri la montojn okcidenten antaŭ la komenco de la vintro. Tial ŝi decidis reveturi en la kontraŭa direkto al Novjorko en taŭgaj vestoj (harempantalono, vira jako) kaj sur pli malpeza biciklo.

En Novjorko Annie Londonderry suriris ŝipon al Francio. Ŝi biciklis de Havro ĝis Marsejlo akompanate sur la diversaj sekcioj de la vojaĝo de de multaj biciklistoj. En Marseilo ŝi suriris ŝipon kiu portis sin al Azio. Ne eblas precize kontroli, kiujn urbojn kaj landojn ŝi vizitis kaj kiujn itinerojn ŝi biciklis. Haltoj en Singapuro kaj Saigono estas certaj. La vojaĝo al la batalkampoj de la Ĉin-Japana Milito, pri kiu ŝi skribis en siaj vojaĝrakontoj, estas sufiĉe neverŝajna - kiel multaj aliaj rakontoj kiujn ŝi rakontis survoje aŭ post sia reveno.

Anna alvenis en San-Francisko la 23-an de marto 1895. La 24-an de septembro 1895 ŝi estis reen en Ĉikago (kiu estis la nova celloko). Laŭ siaj propraj deklaroj, ŝi gajnis sian veton. Malgraŭ la kritiko ke ŝi vojaĝis pli "kun" biciklo ol per ĝi, ĉe pluraj lokaj vetkuroj sur sia vojo tra Usono ŝi pruvis esti bonega biciklanto. Post la vojaĝo, ŝi akceptis oferton por skribi pri siaj aventuroj kiel la "New Woman" (Nova Virino") kaj translokigis sian familion al Novjorko por daŭrigi sian ĵurnalisman karieron. La artikolo komenciĝis "Mi estas ĵurnalisto kaj 'nova virino', se tiu esprimo signifas, ke mi kredas, ke mi povas fari ion ajn, kion povas fari ĉiu viro."

Filmo redakti

En 2013, la filmistino Gillian Williams kreis 27-minutan dokumentan filmon pri Annie Londonderry: The New Woman: Annie "Londonderry" Kopchovsky. [1] En la sama jaro, al la filmo estis aljuĝita la Cine Golden Eagle Award en la kategorio „Independent Division – Documentary Short“ fare de la Usona Council on International Nontheatrical Events (Cine).

Bibliografio redakti

  • Peter Zheutlin: Around the World on Two Wheels. Annie Londonderry’s Extraordinary Ride. Novjorko 2007, ISBN 978-3-931965-07-5 .
  • Susanna Leonard: Annie Londonderry - Die Radfahrerin, Lübbe, Kolonjo 2023, ISBN 978-3-7517-2846-1 (romano).

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti