Antal Dunai, laŭ hungarlingve kutima nomordo Dunai Antal estas hungara futbalisto (avanulo), olimpiano, olimpika ĉampiono trejnisto. Lia origina familia nomo estis Dujmov.

Antal Dunai
atakanto
Personaj informoj
Naskiĝo 21-an de marto 1943 (1943-03-21) (81-jaraĝa)
en Gara
Klubaj informoj
Nuna klubo
Pozicio
Profesiaj kluboj*
Jaroj Klubo Matĉoj (goloj)

* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj
nur en hejma ligo kaj aktualaj laŭ la .

vdr

Antal Dujmov[1] naskiĝis la 21-an de marto 1943 en Gara.

Biografio redakti

Antal Dunai maturiĝis en la proksima Baja en 1961, sed li futbalis en la sama urbo en junulara teamo ekde 1953. Post la maturiĝo li futbalis 3 jarojn en Pécs. Inter 1965-1976 li apartenis al prestiĝa klubo en Újpest, kie li estis hungara ĉampiono sepfoje kun 202 goloj kaj trifoje golreĝo. Li estis ankaŭ membro de la nacia hungara teamo inter 19691973 31-foje kun 9 goloj. En la Somera Olimpiko 1968 lia nacia teamo ricevis ormedalon, en la Somera Olimpiko 1972 arĝentan medalon. Li finis la futbalon en 1981 en aŭstra klubo. Intertempe li akiris trejnistan diplomon en la Gimnastika Altlernejo, poste li estis trejnisto inter 1978 kaj 1997. Inter 1998-2001 li havis postenon en la sporta ministerio, poste li pensiuliĝis. En 2013 li ricevis ŝtatan premion. Li edziĝis en 1964.

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti