Ne miskomprenu kun Garé!

Gara estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en Distrikto Baja.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ la hungara-serba landlimo (sen limpasejo), laŭ traira flankovojo. Baja troviĝas 15 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1290, la nomdonanto verŝajne estis historia familio Gara. Kroatoj alvenis en 1526. Dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a la vilaĝo detruiĝis. En 1734 germanoj alvenis. Okazis ĥolero en 1866. Inter 1918-1920 la serboj okupis la regionon, kiu estis aparta respubliko. Ekde 1920 la komunumo trovis sin apud la nova ŝtatlimo, sed inter 1941-1944 la limo malaperis, ĉar la pli suda regiono denove iĝis hungara. Post la 2-a mondmilito la germanoj estis deportitaj, alvenis hungaroj el Ĉeĥoslovakio.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En Gara naskiĝis futbalistoj Antal Dunai kaj Miklós Páncsics.

Famaj nomportantoj redakti