Anthony MUNDAY (naskiĝinta en 1560 en Londono, mortinta samloke la 10-an de aŭgusto 1633) estis angla verkisto. Estante antaŭulo de Ŝekspiro li konata estas hodiaŭ precipe pro siaj laboraĵoj pri Robin Hood.

Anthony Munday
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1559 (1559-11-30)
en Londono
Morto 10-an de aŭgusto 1633 (1633-08-10) (73-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj francaangla vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Profesio
Okupo dramaturgoverkisto • poeto • tradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo kaj agado redakti

Estante filo de ŝtofkomercisto li trejniĝis presistece. Tio instigis Munday mem provi skribi en 1576. Lia unua laborofrukto estis kelkaj versoj kiujn li aldonis al volumo de poezio kiun li estis presanta. Post reveno de vojaĝo el Franclando kaj Italujo (li gastis i.a. ĉe Angla Kolegio de Romo) li komencis eldoni pli grandajn verkojn.[1]

Munday specialiĝis pri diversaj ĝenroj en malsamaj stadioj de sia kariero. Li verkis kavalirajn romancojn ĉefe inter 1588 kaj 1602 kaj denove en 1618/19, dramojn inter 1596 kaj 1602 kaj urbestraj spektakloj (Lord Mayor Shows) inter 1602 kaj 1616. Li ankaŭ tradukis kavalirajn romancojn de la hispana en la anglan, publikigis poemojn, gazetartikolojn kaj enscenigis dramojn. Munday ĉiam konservis viglajn kaj bonajn ligojn al klientoj, eldonistoj, patronoj, printistoj kaj teatroposedantoj, tiel ke li ankaŭ havis finance sukcesan karieron. Antaŭ la fino de sia vivo li ricevis proksimume 80 honor(titol)ojn kaj premiojn, nomumitis skribisto de al londona urbokerno kaj komisiitis pliaktualigi prilondonan informlibron (London Survey). Siatempe li estis unu el la plej popularaj kaj vaste legataj aŭtoroj en tuta Anglio.

De neniu alia verkinto de lia tempo postvivis tiel multaj verkoj dum tia longa periodo kiel Munday. Tamen li estas konsiderita unu el la malpli gravaj verkintoj de sia tempo kaj havas inter la literturhistoriistoj la dubindan reputacion esti neinspirita dungebla verkisto. Libro de 1928 kun multe da konjektitaĵoj estis la unusola biografio de Munday ĝis la publikigo de du monografioj de ĉ. 2005 kaj neniu kompleta verkareldono ekzistas ĝis hodiaŭ. Kelkaj verkoj atribuotaj al li erare eldonitis kiel aĵoj de William Shakespeare.

Dramoj redakti

 
ekzemplo por dramo de Munday kiu nekorekte publikiĝis kiel ŝekspiraĵoj
  • Fedele and FortunaFedele and Fortunio, 1584
  • Mother Redcap, kun Michael Drayton (ne konserviĝis)
  • The Downfall of Robert Earl of Huntington, 1597/98.
  • The Death of Robert Earl of Huntington, kun Henry Chettle, 1597/98.
  • The Funeral of Richard Cordelion, kun Robert Wilson, Henry Chettle kaj Michael Drayton, 1598 (ne publikiĝis)
  • Valentine and Orson, kun Richard Hathwaye, 1598 (ne publikiĝis)
  • Chance Medley, kun Robert Wilson, Michael Drayton kaj Thomas Dekker, 1598 (ne publikiĝis)
  • Owen Tudor, kun Michael Drayton, Richard Hathwaye, kaj Robert Wilson. 1599–1600 (ne publikiĝis)
  • Fair Constance of Rome parto I kaj II, kun Richard Hathwaye, Michael Drayton kaj Thomas Dekker, 1600 (ne publikiĝis)
  • The Rising of Cardinal Wolsey, kun Michael Drayton, Henry Chettle kaj Wentworth Skunh, 1601 (ne publikiĝis)
  • Two Harpies, kun Thomas Dekker, Michael Drayton, Thomas Middleton kaj John Webster, 1602 (ne publikiĝis)
  • The Widow's Charm, 1602 (presitis en 1607)
  • The Set at Tennis, 1602 (ne publikiĝis)
  • The Life of Sir John Oldcastle kun Michael Drayton, Robert Wilson kaj Richard Hathwaye; presitis en 1600
  • kun aliaj: The Book of Sir Thomas More, inter 1596 kaj 1601

Referencoj redakti

  1. "Munday, Anthony" ĉe: Alan Hager (eld.): Encyclopedia of British Writers, 16th, 17th, and 18th Centuries Infobase Publishing, 2009 ISBN 1-4381-0869-9 p. 289

Literaturo redakti

  • Donna B. Hamilton: Anthony Munday And The Catholics, 1560-1633 Ashgate Publishing, 2005 ISBN 0-7546-0607-4
  • Tracey Hill: Anthony Munday And Civic Culture: Theatre, History And Power In Early Modern London 1580-1633 Manchester University Press, 2004 ISBN 0-7190-6382-5

Eksteraj ligiloj redakti