Antonio Giolitti

Antonio Giolitti, naskiĝinta la 12-an de februaro 1915 en Romo kaj mortinta la 8-an de februaro 2010 samurbe, estis itala politikisto.

Antonio Giolitti
Persona informo
Antonio Giolitti
Naskiĝo 12-an de februaro 1915 (1915-02-12)
en Romo
Morto 8-an de februaro 2010 (2010-02-08) (94-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio vd
Partio Partio Socialista Itala vd
Familio
Parencoj Giovanni Giolitti vd
Profesio
Okupo politikistopartizano vd
Aktiva en Romo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antonio Giolitti estis nepo de la liberala politikisto Giovanni Giolitti. Li estis membro de la Komunista Partio de Italio kiel membro de la rezistado-movado dum la Dua Mondmilito, sed en la 50-aj jaroj, post la eventoj de Hungario, fariĝis membro de la Socialista Partio de Italio (PSI). En la jaro 1985 li forlasis la partion post polemiko kun Bettino Craxi, kaj estis elektita senatano kun la apogo de la Komunista Partio.

Li estis ministro en diversaj registaroj de Italio.

Li interalie estis membro de la Eŭropaj Komisionoj Jenkins kaj Thorn, kiuj gvidis la Eŭropan Komunumon inter la jaroj 1977 kaj 1981 respektive 1981 kaj 1985. En ambaŭ periodoj de la Eŭropa Komisiono, li prezidis la fakon regiona politiko.