Giovanni Giolitti (La ‏27-an de oktobro 1842 - La 17-an de julio 1928) estis itala ŝtatisto kiu funkciis kvin fojojn kiel ĉefministro. Giolitti, maldekstra-liberalulo, estis konata pro pasigado de progresemaj socialreformoj kiuj plibonigis la vivnivelon de la "averaĝa italiano" kaj lian kapablon malhelpi kaj la maldekstron kaj ekstreman dekstron la akirado de politika potenco.

Giovanni Giolitti
Persona informo
Giovanni Giolitti
Naskonomo Giovanni Giolitti
Naskiĝo 27-an de oktobro 1842 (1842-10-27)
en Mondovì
Morto 17-an de julio 1928 (1928-07-17) (85-jaraĝa)
en Cavour
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Reĝlando Italio vd
Alma mater Universitato de Torino vd
Partio Historical Left • Itala Liberala Partio vd
Subskribo Giovanni Giolitti
Profesio
Okupo politikistoŝtatreprezentanto vd
Laborkampo politiko vd
Aktiva en Romo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Giovanni Giolitti

La akumula tempodaŭro kiun li funkciis kiel Ĉefministro de Italio estas la dua plej longa en la historio de Italio, post tiu de Benito Mussolini. Interalie Giolitti naciigis la trajno- kaj telefono- sistemoj.

Kariero redakti

En 1882 li unue estis elektita al parlamento nome de la Liberala Partio. Li unue funkciis kiel ĉefministro en 1892-1893, sed estis devigita eksiĝi pro sia nerekta implikiĝo en financa skandalo. Lia dua oficperiodo daŭris pli ol du jarojn (1903-1905) kaj la tria daŭris proksimume tri jarojn kaj duonon (majo 1906 - decembro 1909). Giolitti provis kontraŭbatali la strikojn kaj tumultojn organizitajn de la maldekstro en Italio reduktante registarajn elspezojn kaj trankviligante la Katolika Eklezio. En eksterŝtataĵoj, Giolitti fortigis la rilatojn de Italio kun Aŭstrio-Hungario.

En lia kvara oficperiodo ( 1911-1914 ) Giolitti respondecis pri irado al milito kontraŭ la Otomana Regno, la Itala-Turkia milito kiu finiĝis en itala venko kaj la aneksado de Libio kaj aliaj teritorioj al Italio. La kosto de la milito subpremis la ekonomion kaj sufiĉe kontribuis al la malkresko en populareco de Giolitti, kiu estis devigita eksiĝi en marto 1914 post ĝenerala striko kiu paralizis la tutan landon.

Dum preskaŭ ses jaroj li sidis en la opozicio kaj provis, vane, igi Italion konservi neŭtralecon en la Unua Mondilito.

Lia kvina kaj lasta oficperiodo kiel ĉefministro komenciĝis en junio 1920, kiam la publika malordo en Italio atingis sian pinton post la rezultoj de la milito kaj kiam la konsekvencoj de la Traktato de Versajlo koncerne Italion iĝis klaraj (vidu ruĝa jarduo). En junio 1921, li finfine demisiis, ĉar li ne konsentis akcepti la postulojn de la naciistoj koncerne Fiume.

La nomo de Giolitti fariĝis koncepto: "Giolitismo" kiu signifas politikan korupton kaj oportunismon, kaj ĝi reflektas publikan opinion pri la maniero kiel tiu politikisto plenumis siajn devojn, kaj de la tiama tuta politika sistemo kiun li gvidis.

Eksteraj ligiloj redakti