Antonio Cayetano Francisco de Sales FERNÁNDEZ RESINES (Torrelavega, Kantabrio; 7-a de aŭgusto 1954), konata kiel Antonio Resines, estas hispana aktoro ĉefe de kino kaj televido, kvankam li ankaŭ laboris en teatro. Li estis prezidanto de la Kinakademio de Hispanio (2015-2016) kaj ricevis Goja-premion al la plej bona protagonista aktoro.

Antonio Resines
Persona informo
Naskonomo Antonio Fernández Resines
Naskiĝo 7-an de aŭgusto 1954 (1954-08-07) (69-jaraĝa)
en Torrelavega
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Colegio Santa María del Pilar vd
Profesio
Alia nomo Antonio Resines vd
Okupo aktorofilmproduktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 1979– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio kaj kariero redakti

Li ekstudis juron en la Komplutensa Universitato de Madrido en 1971, sed poste li studis komunikadan sciencon en la sama universitato, kie li renkontiĝis kun kolegoj Carlos Boyero kaj Fernando Trueba.[1] Kune ili decidis fari filmon kiu estis la debuto de Trueba: nome Ópera prima.

Dum la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj li laboris por kino kaj televido, ludante ĝenerale rolojn de edzo aŭ ĉefe eks-edzo ekzemple de Verónica Forqué kaj Carmen Maura, kaj kun reĝisoroj kiel Manuel Iborra aŭ la menciita Trueba. Filmoj kiel El baile del pato (1989), Cómo ser mujer y no morir en el intento (kun Ana Belén, 1991) kaj Todos los hombres sois iguales (1994) estas tiukadre ekzemploj. Li partoprenis ankaŭ en agadfilmoj kiel Todo por la pasta (Enrique Urbizu, 1991).

En 1997 li aktoris en tri filmoj kiuj ŝanĝi sian karieron. En La buena estrella (Ricardo Franco) li ludis la rolon de tro matura kvardekjarulo kiu gastisgas unuokulan gravedan virinon (Maribel Verdú), al kiu li edziĝas, sed post jarojn li gastigis ankaŭ ŝian eksfiancon malsanan (Jordi Mollà). En Carreteras secundarias (Emilio Martínez Lázaro), bazita sur romano de Ignacio Martínez de Pisón, li estis vidvo kies filo (Fernando Ramallo) na bone ŝatas lin. En El tiempo de la felicidad li estis kvindekjarulo kies geedzeco vanuiĝas en somero en kiu liaj filoj (María Adánez, Silvia Abascal, Pepón Nieto kaj Carlos Fuentes) atingas sian maturecon.

Li partoprenis en La niña de tus ojos (1998), en kiu li ludis la rolon de kinreĝisoro kaj en Amanece, que no es poco (José Luis Cuerda, 1988). Li finis la jaron per la filmado de la televida serio A las once en casa, kun Carmen Maura, Ana Obregón, Liberto Rabal, Beatriz Rico, Mary Carmen Ramírez, Unax Ugalde, Jorge Sanz kaj Alejo Sauras.

En 2003 li partoprenis en filmo reĝisorita de sia amiko Jesús Bonilla nome El oro de Moscú. Samjare ekelsendiĝis la televida serio Los Serrano, kie Resines freneziĝis ĉar li komprenis nek sian edzinon pli kleran ol li, nek siajn adoleskajn filojn kaj finfine nek troan nekompreneblan mondon. La serio iĝis unu de la plej gravaj serioj en la lando, ĉefe en 2004. La serio finiĝis en 2008.

En 2005 li revenis al dramo per Otros días vendrán, en kiu li ludis rolon de vidvo kies filo (Nacho Aldeguer) memmortiĝis, kunaktore kun Cecilia Roth kaj Fernando Guillén. Tuj poste la aktoro rompis sian krurón je akcidento de motorciklo, kiu malebligis sian partoprenon en Alatriste. Tamen, jarfine, li laboris en alia historia filmo: nome La dama boba. En 2009 li revenis al kino per Celda 211, de Daniel Monzón, ludante rolon de policano de prizono kie okazas ribelo de plej ribelemaj malliberuloj, kio havigis al li trian nomumon al Goja-premio. En 2010 li debutis en Meksiko, per televida serio Soledad, en kiu li personigas malbonan patron kiu fitraktas sian filinon.

Kelkaj filmoj redakti

  • En temporada baja (David Marqués, 2023)
  • A todo tren. Destino Asturias (Santiago Segura, 2021)
  • Orígenes secretos (David Galán Galindo, 2020)
  • Hasta que la boda nos separe (Dani de la Orden, 2020)
  • Si yo fuera rico (Álvaro Fernández Armero, 2019)
  • La pequeña Suiza (Kepa Sojo, 2019)
  • Ola de crímenes (Gracia Querejeta, 2018)
  • Mi amor perdido (Emilio Martínez-Lázaro, 2018)
  • Hacerse mayor y otros problemas (Clara Martínez-Lázaro, 2018)
  • La reina de España (Fernando Trueba, 2016)
  • Investigación policial (Daniel Aguirre, 2013).
  • Due uomini, quattro donne e una mucca depressa (Anna Di Francisca, 2012)
  • Ni pies ni cabeza, (Antonio del Real, 2012)
  • El sueño de Iván, (Roberto Santiago, 2011)
  • Área de descanso, (Michael Aguiló, 2011)
  • La daga de Rasputín (Jesús Bonilla, 2011)
  • Don Mendo Rock ¿La venganza? (José Luis García Sánchez, (2010).
  • Celda 211 (Daniel Monzón, 2009).
  • Fuga de cerebros (Fernando González Molina, 2009).
  • La dama boba (Manuel Iborra, 2006)
  • Otros días vendrán (Eduard Cortés, 2005)
  • El mundo alrededor (Álex Calvo-Sotelo, 2005)
  • Tánger (Juan Madrid, 2004)
  • Dos tipos duros (Juan Martínez Moreno, 2003)
  • El oro de Moscú (Jesús Bonilla, 2003)
  • Trileros (Antonio del Real, 2003)
  • Besos de gato (Rafael Alcázar, 2003)
  • X (Luis Marías, 2002)
  • El embrujo de Shanghai (Fernando Trueba, 2002).
  • Marujas asesinas (Javier Rebollo, 2002)
  • Al sur de Granada (Fernando Colomo, 2002)
  • El robo más grande jamás contado (Daniel Monzón, 2002)
  • La caja 507 (Enrique Urbizu, 2002)
  • Torrente 2, Misión en Marbella, 2000
  • El portero (Gonzalo Suárez, 2000)
  • París-Tombuctú (Luis García Berlanga, 1999)
  • Pídele cuentas al rey (José Antonio Quirós, 1999)
  • La niña de tus ojos (Fernando Trueba, 1998)
  • El tiempo de la felicidad (Manuel Iborra, 1997)
  • Una pareja perfecta (Francesc Betriu, 1997)
  • Carreteras secundarias (Emilio Martínez Lázaro, 1997)
  • La buena estrella (Ricardo Franco, 1997)
  • Tranvía a la Malvarrosa (José Luis García Sánchez, 1996)
  • La ley de la frontera (Adolfo Aristarain, 1995)
  • Boca a boca (Manuel Gómez Pereira, 1995)
  • Todos los hombres sois iguales (Manuel Gómez Pereira, 1994)
  • El cianuro ¿sólo o con leche? (José Miguel Ganga, 1994)
  • Acción mutante (Álex de la Iglesia, 1993)
  • Todos a la cárcel (Luis García Berlanga, 1993)
  • La marrana (José Luis Cuerda, 1992)
  • Orquesta Club Virginia (Manuel Iborra, 1992)
  • Cómo ser mujer y no morir en el intento (Ana Belén, 1991)
  • Todo por la pasta (Enrique Urbizu, 1991)
  • El baile del pato (Manuel Iborra, 1989)
  • El vuelo de la paloma (José Luis García Sánchez, 1989)
  • El juego más divertido (Emilio Martínez-Lázaro, 1988)
  • Amanece, que no es poco (José Luis Cuerda, 1988)
  • Pasodoble (José Luis García Sánchez, 1988)
  • Tu novia está loca (Enrique Urbizu, 1988)
  • Moros y cristianos (Luis García Berlanga, 1987)
  • Luna de lobos (Julio Sánchez Valdés, scenaro de Julio Llamazares pri sia samnoma romano, 1987)
  • La vida alegre (Fernando Colomo, 1987)
  • Lulú de noche (Emilio Martínez Lázaro, 1986)
  • Sé infiel y no mires con quién (Fernando Trueba, 1985)
  • La vieja música (1985)
  • Dos mejor que uno (Angel Llorente, 1984)
  • La reina del mate (Fermín Cabal, 1984)
  • Sal gorda (Fernando Trueba, 1983)
  • La línea del cielo (Fernando Colomo, 1983)
  • La colmena (Mario Camus, 1982)
  • Pares y nones (José Luis Cuerda, 1982)
  • Vecinos (Alberto Bermejo, 1981)
  • Crónica de un instante (José Antonio Pangua, 1980)
  • La mano negra (Fernando Colomo, 1980)
  • Ópera prima (Fernando Trueba, 1980)

Referencoj redakti

  1. «Biografía de Antonio Resines». Konsultita la 10an de junio 2018. «...y rodaron el largometraje Ópera prima, primera cinta dirigida por Fernando Trueba y que supuso también el debut de Antonio como actor. Era el año 1980. Se trataba de una comedia, en la que también participaron actores como Marisa Paredes, Paula Molina y El Gran Wyoming.»
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Antonio Resines en la hispana Vikipedio.