Antonio del Amo

hispana eseisto, scenaristo kaj kinreĝisoro

Antonio del AMO Algara (Valdelaguna, Madrido, 9a de septembro 1911 - Madrido, 19a de junio 1991) estis hispana eseisto, scenaristo kaj kinreĝisoro.

Antonio del Amo
Persona informo
Naskiĝo 9-an de septembro 1911 (1911-09-09)
en Valdelaguna
Morto 19-an de junio 1991 (1991-06-19) (79-jaraĝa)
en Madrido
Mortokialo trafikakcidento
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo scenaristofilmreĝisorokinisto
vdr

Biografio kaj kariero redakti

Li ekkarieris en kino en la 1930-aj jaroj kiel kinkritikisto en la revuoj Popular Films kaj Nuestro Cinema. Dum la Hispana Enlanda Milito li elstaris, kun Valentín González kaj Ángel Villatoro, farante dokumentajn filmojn por la respublika flanko. Li helpis ekzemple por Espagne 1936 kaj España leal en armas de la franca Jean Paul Le Chanois (1937), en kiu kunlaboris ankaŭ Luis Buñuel, Rafael Gil, Carlos Serrano de Osma kaj Arturo Ruiz Castillo, inter aliaj.​ Li partoprenis ankaŭ en la scenaro de la filmo de André Malraux Sierra de Teruel, filmita en Katalunio dum la milito bazita sur lia romano L'Espoir.​

Dum la milito, li savis la vivon de la kinisto Rafael Gil kiam li estis mortpafota. Post la venko de Franco, Del Amo estis arestita kaj mortokondamnita, kaj tiuokaze estis Rafael Gil kiu intervenis kaj savis lian vivon. Tamen dum tri jaroj li estis en prizono, kie li koincidis kun la poeto Miguel Hernández (kiu tie mortis) kaj kun Venancio Sacristán, patro de la estonta aktoro José Sacristán. Liberigita, malnovaj amikoj, kiel Antonio Román kaj Rafael Gil, serĉis laboron por li kaŝante lin kiel helpanto.

En la 1940-aj jaroj ​li verkis eseojn kaj iĝis profesoro de la Instituto de Investigaciones y Experiencias Cinematográficas (IIEC), kie formiĝis Juan Antonio Bardem kaj Luis García Berlanga. Dum la 1950-aj jaroj li klopodis por diversaj kinprojektoj, sed malsukcesis ​realigi seriozajn filmojn, Tial li reĝisoras El pequeño ruiseñor, El ruiseñor de las cumbres kaj Saeta del ruiseñor de la kantisto Joselito, kio tute malkontentigis siajn tendencojn, sed estis monenspezaj sukcesoj.

En 1962, por anstataŭi Joselito kiu pliaĝiĝis, dungis kantistinon Maleni Castro, naŭ-jaraĝa, kun kiu faris du filmojn: nome ¿Chico o chica? (1962) kaj Las gemelas (1963), en kiu debutis en kino la tiam ekkantisto Raphael. Tamen tiuj filmoj ne sukcesis, ĉar Maleni Castro estis superita de juna Marisol kiu en 1962 sukcesegis per Tómbola.​

En 1971 konstruigis en Alpedrete kinstudion, nome Apolo, kiu apenaŭ estis uzitaj kaj Del Amo ruiniĝis.

En siaj lastaj jaroj li verkis librojn kiel Estética del montaje (1972), kaj El vídeo-estilo (1984), faris filmojn kiuj ne plaĉia al li kaj ne sukcesis realigi projektojn.

Filmoj redakti

  • Mando único (1937) (kurto) dokumenta.
  • Industrias de guerra (1937) (kurto) dokumenta.
  • Soldados campesinos (1938) (kurto) dokumenta. Kun Rafael Gil.
  • El paso del Ebro (1938) (kurto) dokumenta.
  • Alerta (1938) (kurto) dokumenta.
  • Hallazgo en Italica (1942)
  • Cuatro mujeres (1947), filmodebuto.
  • El huésped de las tinieblas (1948)
  • Alas de juventud (1949)
  • Noventa minutos (1949)
  • Día tras día (1951)
  • Historia de dos aldeas (1951)
  • El cerco del diablo (1952), kun Enrique Gómez, Edgar Neville, José Antonio Nieves Conde kaj Arturo Ruiz Castillo.
  • Puebla de las mujeres (1953)
  • El pescador de coplas (1954)
  • Sierra maldita (1955)
  • El pequeño ruiseñor (1956)
  • El sol sale todos los días (1956)
  • Retorno a la verdad (1956)
  • Saeta del ruiseñor (1957)
  • El ruiseñor de las cumbres (1958)
  • Escucha mi canción (1959)
  • El pequeño coronel (1960)
  • Melocotón en almíbar (1960)
  • Nada menos que un arkángel (1960), kun Jaime D'Ors kaj Esteban Madruga.
  • Los dos golfillos (1961)
  • Bello recuerdo (1961)
  • El secreto de Tomy (1961)
  • ¿Chico o chica? (1962)
  • Las gemelas (1963)
  • 001: operazione Giamaica (001, operación Caribe) (1965) kun Kurt Vogelmann.
  • Solo contro tutti (El hijo de Jesse James) (1965)
  • Cerco de forajidos (1965)
  • Tres gorriones y pico (1965)
  • Un perro en órbita (1966)
  • Tengo que abandonarte (1969)
  • Madres solteras (1975)

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Antonio del Amo en la hispana Vikipedio.