Apeksa dominado estas subpremo de kresko de la flanktigoj favore al la ĉefa tigo ĉe plantoj. Ĝi estas speciale forta ĉe plantoj, kiuj kreskas en ombro de aliaj plantoj kaj montras ombroevitreagon.

skemo de la apeksa dominado. La primara tigopinto (ruĝa) subpremas la evoluon de la sekundaraj flanktigoj (rozea) kaŭzata de la transporto de aŭksino de la apekso direkte al la radikoj.

La primara tigo de la planto formiĝas unue pro la aktiveco de la primara tiga apeksa meristemo (TAM). Flanktigoj, ankaŭ nomataj sekundaraj aksoj, estiĝas el sukundare kreskanta meristemoj en la akseloj de la folioj. Post la estiĝo de la sekundara meristemo la kresko de la flankaj trigoj estas ofte subpremata de la primara tigopinto. Se la pinto estas forigata la flankaj tigoj finas sian „dormadon“ kaj ekkeskas.

La efiko estas kaŭzata de la planthormono aŭksino. Aŭksino estas produktata en la tiga apekso kaj transportita ene de la planto direkte al la radikoj. Post la forigo de la primara tigoaplekso ne plu estas aŭksinfonto kaj la flanktigoj komencas kreski. En hortikulturo oni utiligas tiun fenomenon stucante la planton por ricevi pli kompaktan planton kun pli da flanktigoj.

Literaturo redakti

  • Wagenitz, Gerhard: Wörterbuch der Botanik, p. 21, Nikol Verlag, Hamburg 2008, ISBN 978-3-937872-94-0.
  • Gerhard Friedrich (Hrsg.): Physiologische Grundlagen des Obstbaues, p. 30ff, Ulmer Verlag, Stuttgart 2000, ISBN 3-8001-3475-6.