Stucado estas fortranĉado de plantopartoj, branĉoj ktp por influi la kreskadon de planto, ekz. stimulante la disbranĉiĝon kaj fruktiĝon. Laŭ PIV "stuci" estas forigi la ekstremajn partojn, la pintojn de branĉoj, folioj aŭ radikoj. Ĝi devas esti zorgega por ne damaĝi la arbon.

Stucado.
Arboj ĵus stucitaj.

Stucado en hortkulturo redakti

Stuci estas faktermino en hortikulturo. La hortkultivisto stucas junajn plantojn forprenante la pintan burĝonon ĉe tigo aŭ ŝoso. La "apeksa dominado" finiĝas, kaj ekkreskas burĝonoj nepintaj. Ĉe la kultivado de ornamplantoj aŭ arbidoj la stucado estas metodo por igi, ke la planto kresku pli kompakte, kaj tiel fariĝu ĝardeniste pli altkvalita. Nek Neegaard nek NPIV sufiĉe precize difinas tiun terminon.

Pritranĉo de fruktarboj redakti

Metodoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Neergaard, Paul: Hortkultura seslingva terminaro. SAT. Parizo. 1938. p.9