Apostola vizito de Johano Paŭlo la 2-a al Centra Afriko kaj Okcidentafriko

5-a apostola vojaĝo de Johano Paŭlo la 2-a okazis en la tagoj 2–12 de majo 1980. La papo vizitis Zairion (Kinŝaso, Kisangani), Kongon, Kenjon (Najrobio), Ganaon (Akrao, Kumasi), Superan Voltalandon (Vagaduguo) kaj Ebur-Bordon (Abiĝano, Jamusukro). Ĝi estis unua apostola pilgrimado de la papo al Afrika kontinento. Ĝia celo estis plifirmigo en kredo de lokaj katolikaj komunumoj kaj honorigo de solenaj celebroj de la centjariĝo de evangeligo de Kongo kaj Ganao.

Trapaso de la prilgrimado redakti

Zairio/Kongo

Johano Paŭlo la 2-a alvenis al tiu ĉi lando okaze de solenaĵoj de la centjariĝo de evangeligo. Post alveno al la flughaveno en Kinŝaso la 2-an de majo kaj oficiala saluto, la papo iris al katedralo, kie oni celebris meson. La papo oferis al Dipatrino la kongan eklezion kaj la tutan nacion. Samtage okazis ankaŭ renkonto kun prezidento Mobutu Sese Seko. Sekvan tagon la papo celebris meson por la familioj en preĝejo de Sankta Petro kaj konsekris angulŝtonon por Fakultato de Katolika Teologio en Kinŝaso. La papo ankaŭ vizitis leprulejon De la Rive. Vespere en la kapelo de apostola nuncio preĝis per rozario, kio estis dissendata de Vatikana Radio. La 4-an de majo Johano Paŭlo la 2-a celebris eŭkaristian preĝon antaŭ Palaco de la Popolo. Dum la liturgio ordinigis 8 episkopojn el la tuta Afriko (4 el Zairio, 2 el Burundio, 1 el Sudano kaj 1 el Ĝibutio). Premo de homamsaso al enirejo al la placo kaŭzis morton de 9 personoj, ĉirkaŭ 80 vundiĝis. La papo volis persone iri al malsanulejo kaj konsoli familiojn de la viktimoj. Ne povis tamen tion fari pro decida kontraŭstaro de la organizantoj de la pilgrimado. Samtage ankaŭ renkontiĝis kun reprezentantoj de la scienca mondo kaj klerikaro en preĝejo de la Sankta Kruco. En hotelo de la nuncio la papon vizitis reprezentantoj de la pola diasporo. La 5-an de majo li ekiris al la najbara lando Kongo Brazavila, kie renkontiĝis kun tiutempa prezidento de la lando Denis Sassou-Nguesso. La saman tagon revenis al Zairio kaj de havenrivero en Kinŝaso-Onatra Johano Paŭlo la 2-a eliris al kelkhora vojaĝo al Kisangani. La papo alvenis tien la 5-an de majo. Samtage renkontiĝis kun misiistoj kaj katolikaj organizaĵoj. Sekvan tagon celebris Eŭkaristion antaŭ la loka katedralo kaj preĝis apud la tombo de unuaj misiistoj en misio de San Gabriele. Kaj forflugis al Kenjo.

Kenjo

Johano Paŭlo la 2-a alvenis al Najrobio la 6-an de majo, kie estis salutita de la prezidento de la lando Daniel arap Moi kaj kardinalo Maurice Michael Otunga. Samtage okazis renkonto kun klerikoj en la katedralo kaj kun ĉefoj de diplomatiaj misioj en nunciejo. La 7-an de majo la papo celebris meson en Parko Uhuru, en kiu partoprenis prezidentoj de Kenjo kaj Ugando. Samtage la papo renkontiĝis kun prezidento de Ugando Godfrey Binaisa, kredantoj de islamo, reprezentantoj de aliaj konfesioj de kristanismo kaj loka diasporo de poloj. La 8-an de majo post adiaŭa ceremonio forflugis al Akrao.

Ganao

Post oficiala saluto fare de la prezidento de Ganao Hilla Limann kaj ĉefepiskopo Dominic Kodwo Andoh sur la flughaveno de Akrao Johano Paŭlo la 2-a renkontiĝis kun klerikoj en katedralo de Sankta Spirito. Dum la meso sur placo de Sendependeco la papo baptis kaj konfirmaciis 10 personojn. La 9-an de majo renkontiĝis en Ankrao kun ĉefepiskopo de Canterbury Robert Runcie, kaj iris al Kumasi, kie celebris la sanktan meson kaj renkontiĝis kun gvidantoj kaj la reĝo de aŝantioj. Samtage revenis al Akrao, kie renkontiĝis kun diplomataro kaj reprezentantoj de pola diasporo. La 10-an de majo forflugis al Supera Voltalando.

Supera Voltalando

En Supera Voltalando (nuna Burkino) Johano Paŭlo la 2-a restis la 10-an de majo. En Vagaduguo celebris meson kaj renkontiĝis kun episkopoj el Supera Voltalando, Niĝerio, Malio kaj Togolando.

Ebur-Bordo

Johano Paŭlo la 2-a alvenis al Abiĝano la 10-an de majo, samtage renkontiĝis kun la prezidento de Ebur-Bordo Sangoulé Lamizana en lia rezidejo kaj celebris sanktan meson sur loka stadiono. La 11-an de majo la papo konsekris angulŝtonon sub katedralo de Sankta Paŭlo kaj renkontiĝis kun episkoparo en Katolika Instituto de Orientafriko. La preĝo Anĝeluso estis disaŭdigata de Vatikana radio. En Jamusukro estis celebrita meso por junularo. La 12-an de majo post vizito en leprulejo en Adzopé kaj adiaŭa ceremonio Johano Paŭlo la 2-a forflugis al Romo.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Antoni Jackowski: Leksykon pielgrzymek Jana Pawła II (Leksikono de pilgrimadoj de Johano Paŭlo la 2-a), WAM, Krakovo 2006, ISBN 83-7318-613-1.
  • Apostolic Journey to Africa (May 2-12, 1980) (angle), vatican.va