Aranda (rivero)

rivero en Aragono

La rivero Aranda estas rivero de Hispanio, alfluanto de la rivero Jalón en ĝia maldekstra bordo. Ĝi estas 51,9 km longa kaj ĝis akvenhavo en Aranda de Moncayo estas de 13,8 hm³/jaro. Ĝi fluas tra teritorio de Aragono kie ĝi trapasas la municipajn teritoriojn de Pomer, Aranda de Moncayo, Jarque de Moncayo, Gotor, Illueca, Brea de Aragón kaj Arándiga.

Aranda
rivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
vdr

Ĝi ekfluas je 1000 m super marnivelo. La supra fluejo estas seka granda parto de la jaro. En la meza fluejo ĝi irigacias fruktoĝardenojn de Jarque, Gotor, Illueca, Brea kaj Sestrica, kaj ricevas kontribuon de diversaj rojoj. Antaŭ alveni al Arándiga, ĝi ricevas akvon de Isuela, nura grava alfluanto, kaj poste ĝi enfluas en la riveron Jalón. La rivero Aranda malsupreniras disnivelon de 615 m en 51,9 km de fluado, kun averaĝa deklivaro de 1,18 %. La natura alporto de la rivero Aranda al la sistemo de Jalón estas de 63,2 hm³, de kio korespondas al la rivero Isuela 23,2 hm³.