Arbara arbustosilvio

La Arbara arbustosilvio, Bradypterus mariae, estas specio de birdoj de la familio de Megaluredoj iam lokataj en tiu de Silviedoj. Ĝi apartenas al genro de Arbustosilviojbradipteroj kiu enhavas ĉefe speciojn de Afriko kaj Azio. Ties natura habitato estas humidaj arbaroj aŭ arbustaroj. Ĝi estis ĵus disigita el la Kameruna arbustosilvio, Bradypterus lopezi.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arbara arbustosilvio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Megaluredoj Megaluridae
Genro: Bradypterus
Specio: 'B. mariae'
Bradypterus mariae
(Madarász, 1905)
Konserva statuso
NR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en altaj teroj de sudorienta Niĝerio (Ebenaĵoj Obudu kaj Mambilla, Montoj Gotel) kaj okcidenta Kameruno (Monto Oku, Montoj Bansoj, Altaj Teroj de Bamenda, Ebenaĵo Bambutos, Monto Manenguba, okcidento de lataj teroj de Adamaŭa, Poli).

Ĝi estas ĝenerale bruna birdo pli malhela supre kaj iom pli helbruna sube ĉefe en flankoj kaj iom strieca brusto, dum gorĝo kaj ventro estas pli blankecaj. Ĝi montras brunan traokulan strion kaj pli helbrunan kaj markatan superokulan strion sub tre bruna krono. Ankaŭ la iriso estas tre bruna. La beko estas nigreca kaj la longaj kruroj brunrozkolorecaj.

Bradypterus cinnamomeus bangwaensis (Delacour, 1943, Bangwa, nordokcidenta Kameruno) estas foje konsiderata unu specio kaj foje du. Probable estas parto de la superspecio formata de B. cinnamomeus kaj B. barratti; iame konsiderata samspecifa kun la unua kaj foje ankaŭ traktata kiel raso de B. lopezi pro simileco en voĉo, sed diferenciĝas pro habitatoprefero kaj vosta morfologio (finplumoj pli larĝaj, ne mallarĝaj). La kvar specioj formas grupon de similaj afrikaj specioj de arbaroj kaj arbarbordoj. La birdoj de la Monto Oku povus reprezenti distingan rason. La formo priskribita kiel “Bradypterus mariae manengubae” (Monto Manenguba, Kameruno), kvankam teorie apartenanta al B. lopezi, estas probable varianto.

Referencoj redakti