Arganil

Urbo kaj municipo en Portugalio

Arganil estas portugala urbo en la distrikto Koimbro, Centra regiono kaj subregiono Região de Coimbra, kun ĉirkaŭ 4 000 enloĝantoj (2021).

Arganil
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3304
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 12 145  (2011) [+]
Loĝdenso 36 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 13′ N, 8° 3′ U (mapo)40.216666666667-8.05Koordinatoj: 40° 13′ N, 8° 3′ U (mapo) [+]
Alto 516 m [+]
Areo 332,84 km² (33 284 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Arganil (Portugalio)
Arganil (Portugalio)
DEC
Arganil
Arganil
Situo de Arganil

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arganil [+]
vdr

Arganil estas sidejo de municipo Arganil kun 332,13 km² kaj 11 067 enloĝantoj (2021), subdividita en dek kvar fregezioj. La municipo limas norde kun Penacova, Tábua kaj Oliveira do Hospital, nordoriente kun Seia, oriente kun Covilhã, sude kun Pampilhosa da Serra kaj Góis kaj okcidente kun Vila Nova de Poiares.

Historio redakti

 
Pilorio de Arganil.

Estis restaĵoj el romianoj, kun la nomo Argos. La plej frua dokumento pri Arganil, estas donaco fare de la reĝino D. Teresa, patrino de Afonso Henriques, de la urbo al la katedralo de Koimbro; kaj tiukadre en 1114 la episkopo skribis loĝĉarton por la lokanoj. Aliaj rajtigiloj estis de 1175 kaj 1273. La municipo ricevis foruon "manuelino" en 1514.

La episkopoj de Koimbro posedis en la urbo palacon kun kapelo trinava, fondita en la 14-a jarcento, fare de D. Fernando Rodrigues Redondo kaj lia edzino D. Senhorinha Afonso. Havis la titolon de Grafoj de Arganil la episkopoj de Koimbro, ricevitan de El-Rei D. Afonso la 5-a, kaj pasintan en 1472 al la episkopo D. João Galvão kaj liaj posteuloj en la episkopeco, ĉefe pro iliaj partoprenoj en diversaj bataloj kaj militoj favore al la monarkio. Tiukadre ankaŭ la kastelojn de Côja kaj Arganil donis al la episkopoj de Koimbro la reĝino D. Teresa kaj la grafo D. Henrique.

Dum la franca invado la trupoj de Junot kaj Masséna forprenis multajn havaĵojn kaj eĉ riĉaĵojn el la preĝejo. En aŭgusto de 1812 lokanoj luktis kun britoj en la ŝieĝo al Almeida.

Submunicipoj redakti

Arganil estas subdividita en la jenaj dek kvar fregezioj:

 
Ardeza domaro Piódão.
 
Benfeita.
  • Arganil
  • Benfeita
  • Celavisa
  • Cepos e Teixeira
  • Cerdeira e Moura da Serra
  • Côja e Barril de Alva
  • Folques
  • Piódão
  • Pomares
  • Pombeiro da Beira
  • São Martinho da Cortiça
  • Sarzedo
  • Secarias
  • Vila Cova de Alva e Anseriz

Vidindaĵoj redakti

  • Preĝejoj kaj kapeloj
  • Pilorioj de Arganil, de Coja, de Pombeiro da Beira kaj de Vila Cova de Alva
  • Monaĥejo de Folques
  • Kapelo de la reĝino de Pombeiro da Beira
  • Ardeza domaro Piódão
  • Dolmeno de la Ventomuelejoj - Kastrumo de Lomba do Canho kaj banejo en Secarias
  • Banejoj kaj riveraj plaĝoj
  • Akvofalo de Fraga da Pena

Bildoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti