Góis
Góis estas portugala urbeto en la distrikto Koimbro, Centra regiono kaj subregiono Região de Coimbra, kun malpli ol 2 000 enloĝantoj (2011).
Góis | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 3330 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 4 260 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 16 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 40° 9′ N, 8° 7′ U (mapo)40.15-8.1166666666667Koordinatoj: 40° 9′ N, 8° 7′ U (mapo) [+] | ||||
Areo | 263,3 km² (26 330 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Góis [+] | |||||
Góis estas sidejo de municipo Góis kun 263,30 km² kaj 4 260 enloĝantoj (2011), subdividita en kvar fregezioj. La municipo limas norde kun Arganil, oriente kun Pampilhosa da Serra, sudokcidente kun Pedrógão Grande kaj Castanheira de Pera, okcidente kun Lousã kaj nordokcidente kun Vila Nova de Poiares.
Historio redakti
La fondon de la urbeton oni atribuis al la grafo D. Henrique, en la 12-a jarcento. La preĝejo, origine de la 15-a jarcento, suferis multajn postajn transformojn. Tie estas monumenta renesanca tombo de D. Luís da Silveira (ambasadoro en la kortego de la imperiestro Karolo la 5-a).
Dum la franca invado la trupoj de Junot kaj Masséna forprenis havaĵojn.
Submunicipoj redakti
Góis estas subdividita en la jenaj kvar fregezioj:
- Alvares
- Cadafaz e Colmeal
- Góis
- Vila Nova do Ceira
Vidindaĵoj redakti
- Preĝejoj kaj kapeloj
- Tiu de Góis (15a-19a jarcentoj); tombo de D. Luís da Silveira, Nacia Monumento
- Preĝejo de Misericórdia
- Kapeloj de la Kastelo kaj de la Martiro Sankta Sebastiano (18a jarcento)
- Urbodomo – iama Casa da Quinta (17a jarcento)
- Fono de Pombal (16a jarcento)
- Reĝa Ponto (16a jarcento)
- Pedra Letreira (rokarto)
- Riveraj banejoj
- Ecomuseu Tradições do Xisto de Góis, pri Ardezaj Domaroj de Góis (Aigra Nova, Aigra Velha, Comareira kaj Pena)
Bildoj redakti
-
Carvalhal
-
Góis
-
Tombo de D. Luís da Silveira