Argoños [arGONjos] estas municipo en la aŭtonoma komunumo Kantabrio, norda Hispanio. Ĝiaj limaj municipoj estas Noja norde, Arnuero okcidente, Escalante sude kaj Santoña kaj ties golfo oriente. Ĝi situas en la historia distrikto Trasmiera, 45 km de la regiona ĉefurbo Santandero. Laŭ censo de 2012 ĝia loĝantaro konsistis el 1696 homoj.

Argoños
municipality of Cantabria

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 39197
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 860  (2023) [+]
Loĝdenso 338 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 28′ N, 3° 29′ U (mapo)43.46-3.4913888888889Koordinatoj: 43° 28′ N, 3° 29′ U (mapo) [+]
Alto 24 m [+]
Areo 5,51 km² ( 551 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Argoños (Hispanio)
Argoños (Hispanio)
DEC
Argoños
Argoños
Situo de Argoños

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Argoños [+]
vdr

Argoños estas tre proksima al maro sed ĝi ne situas ĉe la marbordo. En la municipo estas malgranda haveno en la kvartalo Ancillo, el kie oni povas iri en la maron tra la natura rezervejo Marĉoj de Santoña, Victoria kaj Joyel. La municipo ampleksas la vilaĝojn aŭ kvatarlojn Ancillo, Argoños (sidejo de la municipo-domo), Cerecedas kaj Santiuste.

De la fino de la 20-a jarcento turismo iĝis tre grava. Ĝi estas tre proksima al la plaĝoj de Berria (en Santoña) kaj Noja. Tial turistoj estas multegaj en somero kaj de la fino de la 20-a jarcento estis konstruitaj multegaj novaj domoj.

Panoramo de Argoños ekde norda vidpunkto. Videblas la Marĉoj de Santoña (maldekstre), la monto Montehano en Escalante (centre) kaj la Kantabra Montaro (fone).