La aristolokio (Aristolochia) estas staŭda planto kiu apartenas al la Aristolokiacoj (Aristolochiaceae). Plej konata estas la specio Aristilochia clematitis (vidu bildon). La planto havas ioman frutecan odoron. De origino la planto nur troviĝis en la areo de la Mediteraneo, sed de tie disvastiĝis tra Meza- kaj Okcidenta Eŭropo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aristolokio
Aristolochia clematitis
Aristolochia clematitis
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Piperaloj Piperales
Familio: Aristolokiacoj Aristolochiaceae
Juss.
Genro

Aristolochia clematitis

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
la granda aristolokio Aristolochia gigantea

La planto fariĝas 20–90 cm alta kaj formas subterajn stolonojn. La kalvaj folioj estas rondaj kun korforma piedo kaj elrandita supro. En la foliakseloj de la supraj folioj troviĝas po du ĝis ok floroj.

Ĝi floras en majo kaj junio per helflavaj floroj. La lodiklo havas oblikve stumpigitan, unulipan randon, kiu transiĝas en tubon, kiu interne estas kovrita per haroj. La piedo de la krontubo estas ventre plenblovita. La floro estas insektokaptilo, el kiu insektoj pro la haroj en la krontubo ne plu povas eskapi. Nur kiam la floro estas polenita, la haroj malstreĉiĝas kaj la per poleno kovrita insekto povas forlasi la floron. La ses anteroj estas kunkreskintaj kun la stigmo ĝis ginostemo.

La verda, pliposte nigriĝinta frukto estas 1–2 cm dika kapsulo.

La planto troviĝas en seka, nutro- kaj kalkriĉa grundo laŭlonge heĝoj, arbarrandoj kaj digoj.

Enhavaĵoj redakti

La radikoj entenas ĝis 1% kaj la folioj malpli ol 0,1% da aristolokiacido. Tiu acido difektas (post interna uzo) la renojn kaj krom tio estas karcinogena. En la fitoterapio la planto estas uzata inter aliaj kiel vundkuracilo kaj kontraŭ ekzemo. En antaŭaj tempoj la planto estis kultivita en Eŭropo kaj uzita por inter aliaj plirapidigi akuŝojn aŭ stimuli aborton.

Specioj redakti

Nomoj en aliaj lingvoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti