Artúr HORN, laŭ hungarlingve kutima nomordo Horn Artúr estis hungara agronomo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1967), honora membro de Pola Scienca Akademio (1975).

Artúr Horn
Persona informo
Naskiĝo 24-an de marto 1911 (1911-03-24)
en Kairo
Morto 24-an de novembro 2003 (2003-11-24) (92-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Alma mater Fasori Gimnázium • Universitato Corvinus de Budapeŝto
Okupo
Okupo inĝeniero-agronomo
vdr

Artúr Horn [1] naskiĝis la 24-an de marto 1911 en Kairo. Li mortis la 24-an de novembro 2003 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Artúr Horn frekventis universitaton en Budapeŝto. En 1940 li edziĝis baldaŭe havanta 3 filojn. Li habilitiĝis en 1943. Li instruis en universitatoj en Keszthely, poste en Gödöllő, kie li estis katedrestro. En 1954 li doktoriĝis antaŭ MTA. En 1957 li estis forigita el la universitato pro politikaj vidpunktoj, poste li ekhavis postenon en bredada instituto. En 1963 li ekhavis katedrestran postenon en la Veterinara Universitato de Budapeŝto. Li multe prelegis eksterlande ĝis la emeritiĝo en 1980. Li okupiĝis precipe pri bredado de bovoj. Li ricevis internaciajn premion en 1970 kaj 1991, inter 1978-2001 hungarajn premiojn.

Verkaro (elekto) redakti

  • A heterózistenyésztés kilátásai Magyarországon a szarvasmarha hústermelésében (1956)
  • Állattenyésztési enciklopédia (Enciklopedio pri bredado) (1966)
  • Állattenyésztés (1976)
  • Commercial crossing of porker-and lard-type pig (1957)
  • Die Heritabilität (h2) im Dienste der Tierzucht mit besonderer Berücksichtigung der Forschungen in Ungarn (1960)

Memorigiloj redakti

  • busto antaŭ la agrara ministerio
  • premio "Horn Artúr" de 2000

Fontoj redakti