Así en la paz como en la guerra

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Así en la paz como en la guerra (Ĉepace kiel ĉemilite) estas kolekto de noveloj de la kuba verkisto Guillermo Cabrera Infante, publikigita en 1960. Temas pri diversaj situacioj en Habano kaj aparte perforto dum la diktaturo de Fulgencio Batista.

Así en la paz como en la guerra
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Enhavo redakti

  • 1.- "Un rato de tenmeallá". Mizero de la vivo en ladvilaĝo vidita per la naiveco de infanino; lingvaĵo tute infaneca.
  • 2.- "Las puertas se abren a las tres" (Pordoj malfermiĝas je la tria). Soleco de studento kiu ne sukcesas en klopodo de am-altiro. Ingenia lingvaĵo.
  • 3.- "Balada de plomo y yerro" (Plumbofera balado). Atendo de murdistoj pagitaj de la registaro; finfine ili eraris pri kadavro.
  • 4.- "Resaca". Du revoluciuloj fuĝas incendiinte la sukerkanan rikolton; unu el ili mortas.
  • 5.- "Josefina, atiende a los señores" (J, zorgu pri la sinjoroj). Estrino de bordelo eksponas la elstarecon de la servoj de unubrakulino. Kolokva lingvaĵo.
  • 6.- "Un nido de gorriones en un toldo" (Pasernesto sur tolmarkezo). Silvestre iras averti prie al maljunaj apudaj najbaroj, kaj havas ekan kaj strangan aventuron kun ilia filino, sed li ne plenumas sian celon.
  • 7.- "Mar, mar, enemigo" (Maro, maro, malamiko). Pena atendado de Florencia, jarojn post la foriro de sia edzo kun indianino.
  • 8.- "La mosca en el vaso de leche" (Muŝo en laktoglaso) dronas fuĝinte el la furia subpremado de sia saksopariĝado fare de povra mempremita maljuna fraŭlino.
  • 9.- "En el gran Febo" (En la granda Febo). Moderna paro ĉeestas al kunveno de vuduo, kiu pliigas ŝian senton de kulpo.
  • 10.- "Cuando se estudia gramática" (Kiam oni studas gramatikon). Mami foriris kaj Silvestre ne lernis sian lecionon, fermetas la kurtenojn, ordonas nudecon jah poste oni pluas.
  • 11.- "Jazz". Gianni invitas Silvestre aŭskulti ĵazon kaj poste "fumi".
  • 12.- "Abril es el mes más cruel" (Aprilo estas la plej kruela monato). Dum feliĉa mielmonato post finfilmeca sunkrepusko, ŝi elĵetas sin el klifo, profitante lian foreston.
  • 13.- "Ostras interrogadas" (Pridemanditaj ostroj)Don Gonzalo ne demandas al ŝi ĉu plaĉas ties manĝo.
  • 14.- "El día que terminó mi niñez" (La tago en kiu finiĝis mia infaneco) estis tiu en kiu la patrino de Silvestre, sufokata pro la malriĉo, konfesas al li, ke la Magiaj Reĝoj kiuj faras donacojn ne ekzistas, kaj donis al li unu peson por ke li aĉetu ion por li kaj por lia frateto kiu ankoraŭ ne povis kompreni.
  • En lasta ĉapitreto oni registras mesaĝojn gravuritajn sur la muro de prizonĉelo, dum oni aŭdas la terurajn vekriojn de torturito.

Eksteraj ligiloj redakti