Asocio de Naciaj Malplimultoj en Germanio

Asocio de Naciaj Malplimultoj en Germanio (germane: Verband der nationalen Minderheiten in Deutschland) estis politika organizaĵo aganta en la jaroj 1924–39 en Vajmara Respubliko por defendo de rajtoj de naciaj malplimultoj en Germanio: soraboj, danoj, poloj, frisoj kaj litovoj.

Historio redakti

La organizaĵo estis fondita la 26-an de januaro 1924 dum kunsido en Berlino. Ĝin eniris:

En balotoj al Reichstag en 1924 komuna listo de naciaj minoritatoj ne sukcesis. La fiasko malfortigis la asocion, sed ĝi formale ekzistis ĝis 1939, kiam estis malfondita de nazioj.

Estraro redakti

Prezidanto de la asocio estis elektita polo Stanisław Sierakowski, en la 30-aj jaroj anstataŭis lin dano Ernst Christiansen. Ĝenerala sekretario estis d-ro Jan Kaczmarek.

Eldona agado redakti

La asocio de majo 1925 eldonis propran revuon: komence titolitan "Kulturwille", poste "Kulturwehr". Lia redaktoro estis sorabo Jan Skala.

Bibliografio redakti

  • Lech Trzeciakowski: Polscy posłowie w Berlinie 1848–1928 (Polaj parlamentanoj en Berlin 1848-1928) Warszawa 2003
  • Wojciech Wrzesiński: Polski ruch narodowy w Niemczech w latach 1922–1939 (Pola nacia movado en Germanio en la jaroj 1922-1939), Warszawa 2005