Assimil estas franca eldonejo specialigita pri metodoj por la memlernado de lingvoj, fondita en 1929 de Alphonse Chérel. La apero la saman jaron de L'Anglais Sans Peine ("La angla sen peno") tuj havis konsiderindan sukceson, samtempe metinte la fundamentojn de la Assimil-metodo. Nuntempe ekzistas adaptoj por la lernado de cento da lingvoj, inter ili la latina (de Clément Desessard el la 1966-a jaro), la antikva greka, la antikva egipta, diversaj minorigitaj lingvoj aŭ Esperanto, kaj ekzistas adaptoj al 14 malsamaj bazaj lingvoj.

Assimil
eldonejo vd
Dum 1929 - nekonata/nuntempe
Jura formo Gesellschaft mit beschränkter Haftung
Sidejo Kolonjo
Lando Francio
TTT Oficiala retejo
vdr
L'espéranto sans peine de Jean Thierry, eldono de 1973

Laŭ la stato de somero 2023, nur la plej lasta eldonaĵo pri Esperanto, Cahiers d'exercices - Espéranto débutants de 2021, publike aĉeteblas de la eldonejo. La aliaj, L'espéranto sans peine de Jean Thierry, eldonita ekde 1973, kaj Espéranto de poche de Klaus Dahmann kaj Thomas Pusch, eldonita ekde 2009, nur haveblas en bibliotekoj aŭ se loka librovendejo hazarde ankoraŭ stokas ekzempleron en siaj bretaroj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti