Nomiĝas ataraksio (Αταραξία) animstato proponita de la epikuranoj, stoikistoj kaj skeptikistoj dank'al kiu oni akiras la emocian ekvilibron —feliĉecon— per la malmultigo de la intenseco de niaj pasioj kaj deziroj, kaj la forteco de la animo kontraŭ la adverseco. Ĝi estas, do, spirita kvieteco, ena paco, neperturbebleco.

Laŭ Epikuro, ekzistas du klasoj da deziroj: naturaj kaj necesaj, rilataj al travivo. Kaj naturaj nenecesaj kiuj venas de la kulturo, politiko kaj socia vivo. La kontentigo de la unuaj venigas rekte la plezuron. Koncerne pri la kontentigo de la duaj, nur la filozofio ebligas veni al ataraksio: «kvieteco spirita propra de la sciulo kiu distingas la naturajn dezirojn de la nenaturaj kaj kapablas foriĝi el tio, kio vanas».

Vidu ankaŭ redakti