Atif Aslam

pakistana kantaŭtoro kaj aktoro

Muhammad Atif Aslam aŭ simple Atif Aslam (urdue عاطف اسلم; naskiĝinta la 12-an de marto 1983 en Vazirabad, Guĝranvalo, Pakistano) estas pakistana pop-kantisto.[1] Li estas konata en Sudazio pro siaj furorkantoj kiel Aadat, Woh Lamhe, Tere Bin, Kuch Is Tahra, Pehli Nazar Mein, Tera Hone Laga Hoon, Tu Jaane Na, Tere Liye, Meri Kahani kaj Jalpari.. En 2008 li ricevis la medalon Tamgha-e-Imtiaz de la Registaro de Pakistano.[2]

Muhammad Atif Aslam
La kantisto fotita deproksime.
La kantisto fotita deproksime.
Bazaj informoj
Naskonomo urdue عاطف اسلم
Naskiĝo 12-a de marto 1983
en Vazirabad, Guĝranvalo, Pakistano
Deveno  Pakistano
Ĝenroj pop-muziko
Profesio
Aktivaj jaroj 2000—nuntempe
Eldoninto
Retejo www.aadeez.com
Signifa instrumento
vdr

Junaĝo kaj kariero redakti

Atif Aslam naskiĝis en Vazirabad, Guĝranvalo, Pakistano. Li studis en kolegio PAF (t.e., de la Pakistana Aerarmeo), en urbo Lahoro.[3] Tiutempe, li estis la ofensiva lanĉisto por sia kolegia kriketteamo. Post ke li reprezentis sian kolegion en multaj grandurboj, lin tuj akceptis en la Pakistanan nacian teamon sub 19 jaroj. Aslam gajnis sian unuan kantkonkurson en sia kolegio dum la Sendependeca Tago de Pakistano. Li poste studentis en la Panĝabia Instituto pri Informadiko kie li akiris sian bakalaŭron pri Informadiko[3]. La 30-an de marto 2013 li geedziĝis kun sia delonga amatino Sara Barvana en Lahoro.[4]

Muzikkariero redakti

 
la kantisto en nigra jaketo dum elfaro.
 
Atif Aslam fotita ĉe la o2 arena, la 22-an de aprilo 2012.

Atif Aslam debutis kiel kantisto la 17-an de julio 2004, kiam li eldonis sian unuan albumon nome «Jal Pari».[mankas fonto] Komence la albumo iĝis populara plejparte pro la titolo «Aadat», sed post iom da tempo iĝis klare al la plej multaj kritikistoj ke tio ne estos ununura atingo de la kantisto.[5] Tiu albumo havis multajn furorunuopaĵojn kiel ekzemple «Ankhon Se», «Ehsaas», «Bheegi Zaadein», kaj «Mahi Ve» samkiel la titolkanton «Jalpari». La voĉo de Atif kaj lia stilo pri kantado estis tiel eksterordinaraj, ke li fariĝis famega ekde sia unua titolo. Tiuj albumoj iĝis konataj kiel la junulhimnoj de Pakistano.[mankas fonto]

Atif devenis de muzika familio, kaj ne sekvis profesian trejnadon. Multaj asertas,[mankas fonto] ke la pasio kaj kuraĝo, kiujn li montris en sia unua albumo, estas la bazo de sia daŭra sukceso ĝis hodiaŭ.

Kun siaj fruaj prezentoj, li ankaŭ montris, ke li estis ne nur kantisto sed ankaŭ kapabla prezentisto.[mankas fonto]

Bolivudo redakti

Atif Aslam ankaŭ kantis multajn kantojn por Bolivudaj filmoj, kiel ekzemple Pehli Nazar Mein en filmo Race, Tere Bin en Bas Ek Pal, Bakuda Tum Hi Ho en Kismat Konnection, Tera Hone Laga Hoon kaj Tu Jaane Na en Ajab Prem Ki Ghazab Kahani. Ĉiu el tiuj kantoj estis sukceso kaj ricevis pozitivan recenzojn de barataj kaj internaciaj kritikistoj.[mankas fonto]

Holivudo redakti

Post Nusrat Fateh Ali Ĥan kaj Strings, Atif Aslam estas la tria pakistana kantisto kiu kantis en Holivuda filmo. En la filmo Man Push Cart, sia kanto Aadat estis la ĉefkanto, kaj Ehsaas kaj Yaqeen estas pliaj du kantoj luditaj en la sama filmo. Ĉiuj tri kantoj devenas de lia unua albumo Jalpari .

Aktora kariero redakti

Atif Aslam debutis kiel filma aktoro en la dua filmo de pakistana direktoro Ŝoaib Mansur. La filmo nome Bol estis publikigita en januaro 2011 kaj al ĝi ankaŭ kunlaboris aliaj bonkonataj pakistanaj aktoroj kiel Mahira Ĥan. En ĉi tiu filmo, Atif rolas kiel kuracisto.[6]

Filmografio redakti

Bol estis la unua filmo de Atif kiel ĉefa aktoro. En la ceteraj filmoj, li ĉeestis nur kiel gastaktoro dum kantoj.

  • Bas Ek Pal - 2006
  • Race - 2008
  • Prince - 2010
  • Bol - 2011
  • Tere Naal Love Ho Gaya - 2012

Diskografio redakti

Albumoj redakti

N. Albumo Dato de publikigo
1 Jal Pari 17-a de julio 2004
2 pordisto 20-a de decembro 2006
3 Meri Kahani 4-a de januaro 2008
4 La Revulo Vekiĝas Somero 2011

Unuopaĵoj redakti

N. Kanto Ko-kantisto
1 Meri Hamjoliyan
2 Yunhi
3 Teriyaan Yaadan
4 De Khud Kuch Karna Padega Strings
5 Haath Uthao (Por Inundo-Viktimoj)
6 Intezaar (Venonta trako pri Eid)

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti