Attila Ferenczfy-Kovács
Attila Ferenczfy-Kovács [ferencfi-kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ferenczfy-Kovács Attila estas hungara arkitekto pri internaj spacoj, dekoraciisto, arkitekto, pentristo.
Attila Ferenczfy-Kovács | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de julio 1951 (72-jaraĝa) en Pécs |
Lingvoj | slovena • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | ĉefdekoraciisto • arkitekto • dezajnisto |
TTT | |
Retejo | http://www.attilafk.com/ |
Attila Ferenczfy-Kovács[1] naskiĝis la 26-an de julio 1951 en Pécs.
Biografio redakti
Attila Ferenczfy-Kovács akiris arkitekturan diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1974. Post siaj studoj li laboris 4 jarojn en arkitektura firmao en sia naskiĝurbo, poste en filma produktejo en Budapeŝto. Intertempe en 1979 li konstruis propran modernan familian domon en Budakeszi. Depost la socialismo ekde 1991 li estas privata artisto. Plej ofte li havas taskojn en la teatroj kaj filmoj. Li ricevis premiojn inter 1982-2002, lastfoje premion Kossuth. Li estas eksedziĝinta kun 3 gefiloj.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj redakti
- propra moderna familia domo en Budakeszi
Elektitaj filmaj dekoracioj redakti
- Szerencsés Dániel (1981)
- Édes Emma, drága Böbe (1992)
- Másnap (2003)
Elektitaj teatraj dekoracioj redakti
- Richard Wagner: Ring (Torino, 1986-1988)
- Giuseppe Verdi: Trubadur (Viena Ŝtata Operejo, 1993)
- Ŝekspiro: Hamleto (Nacia Teatro (Miskolc), 1994)
- Claudio Monteverdi: Orfeo (2005, Palaco de Artoj, 2005)
Elektitaj verkoj en internaj spacoj redakti
- kafejo, amuzejo, restoracio (1996)
- muzeo en Budapeŝto (2002)
- muzeo en Hódmezővásárhely (2005)
Elektitaj pentraĵoj redakti
- Vörös kerítés (1990)
- Insta Face ID (2020)
Elektitaj ekspozicioj sole redakti
Elektitaj ekspozicioj grupe redakti
- Helsinko (1981)
- Novjorko (1990, 1993)
- Arthalo Budapeŝto (1992, 1995)
- Prago (1995)
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2020-03-19 per la retarkivo Wayback Machine