Auguste Marie François BEERNAERT (La 26-an de julio 1829 - La 6-an de oktobro 1912) estis ĉefministro de Belgio ekde 1884 ĝis 1894.

Auguste Beernaert
Nobel-premiito
Persona informo
Auguste Marie François Beernaert
Naskiĝo 26-an de julio 1829 (1829-07-26)
en Ostendo
Morto 6-an de oktobro 1912 (1912-10-06) (83-jaraĝa)
en Lucerno
Tombo Watermael-Boitsfort vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Belgio vd
Alma mater Universitato de HajdelbergoKatolika universitato de Loveno vd
Partio Katolika Partio vd
Memorigilo Auguste Beernaert
Familio
Gefratoj Euphrosine Beernaert vd
Profesio
Okupo juĝistopolitikistoadvokatojuristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 1909, kune kun Paul Henri Balluet d'Estournelles de Constant, li gajnis la Nobel-premion pri paco pro sia laboro en la Permanenta Arbitracia Tribunalo.

Li estis la ĉefa forto malantaŭ proponoj unuigi internacian maran juron. Multaj ŝtatoj baldaŭ subskribis kelkajn konvenciojn, kiuj traktis ĉemaran kolizion kaj helpon en 1910.

Vivo redakti

Beernaert naskiĝis en Ostendo, en katolika familio de flandra deveno. Li studis en la Universitato de Loveno, kie post kvin jaroj de studado li doktoriĝis pri juro en 1851 kun plej granda distingo [1]. Li gajnis stipendion kaj pasigis du jarojn en universitatoj en Parizo, Hajdelbergo kaj Berlino por studi la staton de jura edukado en Francio kaj Germanio, kaj kiam li revenis al Belgio, li skribis raporton kun siaj eltrovaĵoj al la belga ministro por internaj aferoj.

De 1853 li laboris por Hubert Dolez, altranga advokato kaj eksprezidanto de la belga ĉambro de reprezentantoj, kaj poste malfermis sendependan advokatan firmaon, kie li specialiĝis pri financa juro. Dum la venontaj dudek jaroj li skribis multajn artikolojn en la gazetaro, tiel kreante por li reputacion kiel eminenta erudiciulo.

Per ŝanĝo de kariero, kiu tiutempe estis konsiderata surpriza, Beernaert rezignis sian laboron kiel advokato, kaj estis elektita al la Belga Ĉambro de Reprezentantoj en 1873, kiel reprezentanto de la Katolika Partio. Li fariĝis ministro pri publikaj laboroj sub Jules Malou. Dum sia permanenta ofico li multe plibonigis la vojajn, relajn kaj kanalajn sistemojn, kaj malfermis novajn havenajn servojn en Ostendo kaj Antverpeno. Tamen li malsukcesis en siaj provoj ĉesi dungado de infanojn en minoj en la lando. En 1874 Beernaert perdis la elekton al la belga senato, sed tri monatojn poste li gajnis sidlokon en la Senato kiel reprezentanto de la urbo Tielt. Li restis en tiu posteno ĝis sia morto.

En 1884 la katolika partio revenis al la potenco post kvar jaroj, kaj Beernaert akceptis la postenon de ministro pri agrikulturo, industrio kaj publikaj laboroj. Kvar monatojn poste, en oktobro 1884, post pluraj eksiĝoj de la registaro, Leopoldo la 2-a, reĝo de Belgio, nomumis lin ĉefministro, posteno, kiun Bernardo okupis ĝis marto 1894.

Kiel ĉefministro kaj ministro pri financoj, Beernaert stabiligis la buĝetan ekvilibron, defendis la flandran lingvon, kontribuis al la starigo de la "Libera Konga ŝtato " kontrolita de Leopoldo la 2-a Reĝo de Belgio en Kongo, kreis sociajn kaj jurajn reformojn por protekti la bonfarton de laboristoj, fortigis armeajn fortikaĵojn por protekti la neŭtraleco de Belgio, adoptis la konstitucion de 1831 kaj duobligis la nombron de voĉdonaj civitanoj dekoble.

 
Beernaert (1900).

En 1894 la registaro falis sub sian gvidadon, post malsukceso pasigi amendon koncerne proporcia balotsistemo. Beernaert rezignis de politiko kaj revenis al sia laboro kiel altranga advokato, sed daŭre helpis la registaron. En la jaroj 1895 - 1900 li servis kiel konsilisto de la ministro pri eksterlandaj aferoj kaj kiel prezidanto de la Ĉambro de Reprezentantoj. Kiel mecenato de arto, li ankaŭ servis kiel prezidanto de la Komitato pri Muzeoj kaj Arto. Dum ĉi tiu tempo li daŭre estis parto de internacia penado internacie abolicii sklavecon kaj krei reziston al la ekspluatado de Kongo.

Kiel konata pacifisto, Beernaert fariĝis aktiva membro de la Inter-Parlamenta Unio ekde 1894, kaj de 1899 funkciis kiel ĝia konsilia prezidanto. Krome Beernaert reprezentis Belgion ĉe la Haga Konferenco (1899 kaj 1907).

Beernaert mortis en 1912 en Lucerno, Svislando.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Jean Bartelous, Nos Premiers Ministres, de Léopold Ier à Albert Ier, 1983, Bruxelles, éd. J. M. Collet, p. 171.