Avessac

komunumo en la departemento Loire-Atlantique (Atlantika Luaro) de Francio


Avessac (Aveczac, Aveçà en galolingve; Avezeg aŭ ankoraŭ Plouzewi bretonlingve[N 1]) estas franca komunumo, situanta en la departemento Loire-Atlantique kaj en la regiono Pays de la Loire.

Avessac
komunumo
Vido al Avessac kaj al la valo de la rivero Vilaine de "Notre Dame"
komunumo en Francio
Oficiala nomo: Avessac
Ŝtato Francio Francio
Regiono Pays de la Loire
Departemento Loire-Atlantique
Arondismento Châteaubriant
Kantono Saint-Nicolas-de-Redon
Interkomunumo komunumoj de la lando de Redon
Historia regiono Bretona duklando
Rivero Vilaine
Situo Avessac
 - koordinatoj 47° 39′ 15″ N 01° 59′ 18″ U / 47.65417 °N, 1.98833 °U / 47.65417; -1.98833 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 81 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 76,49 km² (7 649 ha)
Loĝantaro 2 409 (2009)
Denseco 31,49 loĝ./km²
Dato 2008-2014
Urbestro Alain Bougouin
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 44460
INSEE 44007
Avessac (Francio)
Avessac (Francio)
DEC
Situo kadre de Francio
Avessac (Loire-Atlantique)
Avessac (Loire-Atlantique)
DEC
Situo kadre de Loire-Atlantique
Vikimedia Komunejo: Avessac
Retpaĝo: www.mairie-avessac.fr
Map
vdr

Geografio redakti

 
Situo de la komunumo Avessac en la departemento Loire-Atlantique

Avessac situas je 72 km oriente de Vannes, 74 km sude de Rennes kaj je 80 km norde de Nantes.

La najbaraj komunumoj de Avessac estas Saint-Nicolas-de-Redon, Fégréac, Plessé, Guémené-Penfao, Massérac en Loire-Atlantique kaj Sainte-Marie en Ille-et-Vilaine.

Laŭ la klasado farita de INSEE en 1999, Avessac estas kampara senpolusa komunumo (vidu la paĝon Komunumoj de Loire-Atlantique).

La rivero Vilaine fluas laŭ la norda limo de la komunumo.

Avessac estas ĝemela urbo de Saint-Martin d'Ablois, en departemento Marne, en regiono Ĉampanjo-Ardenoj, Francio.

Lokoj kaj monumentoj redakti

  • Ceramikaj potaĵoj Dewar ;
  • Kalkoforno : datiĝo estas ankoraŭ mistero. La aranĝado de la loko ebligas la malkovron de la funkciado de kalkoforno kaj de la procedo por transformi la kalkoŝtonon en kalkon. Por la vizitoj, informiĝi ĉe la urbodomo ;
  • La kastelo de Pordor (14-a - 17-a jc) ;
  • La preĝejo sankta Petro kaj sankta Paŭlo ;
  • La kastelo de Châtaigneraie (19-a jc) ;
  • La nobeldomo de Cothias (16-a jc) ;
  • La puto (15-a jc), situanta en Berrulé ;
  • La lavejo (18-a - 20-a jc), situanta sur "chemin du Lavoir" (vojo de la lavejo) ;
  • 2 muelejoj, el kiuj la ventmuelejo (18-a jc) de Camargois kaj la akvomuelejo (17-a - 20-a jc), situanta en Tesdan ;
  • Ankaŭ vidinda, sur la vojo de Massérac, la valo de Don. Panoramo nekomparebla ĉe "Rocher du Veau" (roko de la bovido) ;
  • La promenadcirkvito de Salentin, kies deiro situas sur la sportkampo (7 km aŭ 14 km).

Elstaraj personoj ligitaj al la komunumo redakti

La markizo Régis de l'Estourbeillon (1858-1946), loĝanta en la kastelo de Penhouët, en Avessac, Deputito de la departemento "Morbihan" kaj prezidanto de la bretona regionisma unuiĝo.

La familio Sallentin, posedanto de la kastelo kaj terpecoj de Pordor. Tiu familio estis jam konata en la 16-a jc en la patricieco de la urbo Pont-Sainte-Maxence (departemento Oise). Ekloĝinta en Nantes, la branĉo de Pordor riĉiĝis fine de la 18-a jc kaj komence de la 19-a en negocado de la cerealoj, poste en triangula komerco.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Notoj redakti

  1. La bretona lingvo estis parolata en la komunumo ĝis en la 12-a jc. Estas 26,80% da bretonaj toponimoj en la komunumo (Le Moing). La galoa lingvo estus sukcedinta la bretonan lingvon en la komunumo en la 12-a - 14-a jc, la loĝantaro tie verŝajne estis parte dulingva. Multaj nomoj en ker- supozigas uzon relative malfruan de la bretona lingvo. Vidi la artikolon pri la bretona lingvo de Loire-Atlantique.

Referencoj redakti