Avishay GAL-YAM estas israela astronomo naskiĝinta la 15-an de marto 1970.

Avishay Gal-Yam
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1970 (1970-03-15) (54-jaraĝa)
Alma mater Universitato je Tel-Avivo vd
Profesio
Okupo astronomo vd
Verkado
Verkoj malkovrinto de asteroidoj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li ricevis bakalaŭron en fiziko kaj matematiko en 1996 ĉe la Universitato de Tel-Avivo kaj doktorecon en samaj fakoj en 2003.

Li poste estris la grupon por eksperimenta astrofiziko de la Scienca Instituto Weizmann. Lia esplora aktivo centriĝas sur la observo kaj studo pri la supernovaoj.

Laŭ Minor Planet Center, li kunmalkovris la asteroidon 137217 Racah la 8-an de julio 1999 kun Ilan Manulis.[1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Avishay Gal-Yam en la itala Vikipedio.