Bálint Tóth (poeto)
Bálint Tóth [tOt], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Tóth Bálint estis hungara poeto, tradukisto, laboristo, bibliotekisto, ordinara membro de Hungara Arta Akademio (2011).
Bálint Tóth (poeto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de decembro 1929 en Keszthely |
Morto | 29-an de marto 2017 (87-jaraĝa) |
Lingvoj | franca • germana • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Benedictine High School of Pannonhalma |
Okupo | |
Okupo | verkisto • poeto • tradukisto |
Bálint Tóth[1] naskiĝis la 17-an de decembro 1929 en Keszthely, li mortis la 29-an de marto 2017 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Bálint Tóth maturiĝis en benediktana gimnazio en Győrszentmárton, poste li studis en Scienca Universitato Péter Pázmány. En 1951 li estis arestita pro falsaj akuzoj, poste li estis en prizono en Vác, fine li ricevis amnestion en 1955 kaj laboris plu kiel simpla laboristo. Inter 1962-1970 li estis bibliotekisto de Tutlanda Biblioteko Széchényi, poste poeto liberprofesie. Lia debuta libro aperis en Vieno en 1957, post 2 jaroj ankaŭ enlande. Li ricevis premiojn inter 1984-2009.
Elektitaj poemlibroj redakti
- Nehéz örökség (1969)
- Hetedik évad (1975)
- Nyiss kaput angyal (1988)
- Krisztinavárosi körmenet. Válogatott és új versek 1946-1991 (1991)
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM73031 hungarlingva datenaro de muzeo