Bátaapáti
Bátaapáti (germane Abstdorf) estas malgranda vilaĝeto kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en Distrikto Bonyhád. En la loknomo apát signifas: abato.
Bátaapáti | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 7164 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 355 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 17 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 13′ N, 18° 36′ O (mapo)46.21666718.6Koordinatoj: 46° 13′ N, 18° 36′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 20,44 km² (2 044 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bátaapáti [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- Areo: 20 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 46.2221/18.6004
- Loĝantaro: 420
- Poŝtkodo: 7164
- Telefonprefikso: 74
Situo redakti
Bátaapáti situas sur malebenaĵo, fine de sakovojo, fervojo Dombóvár-Bátaszék preteriras. La lasta kaj Bonyhád troviĝas po 13, Pécsvárad 19, Szekszárd 20 km-ojn.
Historio redakti
La unua mencio devenis el 1267 en formo Apathy. La kampoj apartenis al abatejo. Fine de la 16-a jarcento la vilaĝo senhomiĝis, baldaŭe germanoj refondis la komunumon. Iliaj posteuloj grandparte deportiĝis al Germanio post la 2-a mondmilito.
En 2005, la loĝantaro jesis favore al atomrestaĵa rezervejo. En la granita rezervejo oni volas rezervi atomrestaĵojn kun malalta kaj meza radiado. La finan decidon eldiras la registaro. Oni planas malfermi la rezervejon en 2008.
En Bátaapáti migra poŝto servas.
Vidindaĵoj redakti
- luterana preĝejo de 1789
- baroka kapelo omaĝe al Johano Nepomuka el la 18-a jarcento
- klasikisma nobeldomo de Apponyi (aponji) el la 19-a jarcento
- grenejo el la 18-a j.c.
- iama vitrofarejo
Famuloj redakti
- Henrik Rohmann, harpisto