Pécsvárad
Pécsvárad [pEĉvArad], germane Petschwar estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Pécsvárad, kies administra centro estas.
Pécsvárad | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hungaria urbo | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 7720 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 3 822 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 106 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 46° 9′ N, 18° 25′ O (mapo)46.15805555555618.421944444444Koordinatoj: 46° 9′ N, 18° 25′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 36,03 km² (3 603 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Pécsvárad [+] | |||||
Situo redakti
Pécsvárad situas sur malebenaĵo, laŭ ĉefvojo Pécs-Szekszárd, laŭ iama fervojo Pécs-Bátaszék. Pécs troviĝas 18, Budapeŝto 178 km.
Historio redakti
Stefano la 1-a (Hungario) tie fondis gravan abatejon, apude setlis ankaŭ kamparanoj. Kapelo omaĝe al Ĉiuj Sanktuloj konstruiĝis en la 12-a jarcento. La loko iĝis kampurbo en 1439. Antaŭ la turkoj aldoniĝis fortikaĵo al la abatejo. Inter 1849-1966 la komunumo estis distriktejo. En 1912 la fervojo ekfunkciis, sed nuntempe jam ĉesis la trafiko. Sur la kampoj krom la kutimaj produktoj oni kultivas la ordinaran kastaneon.
Vidindaĵoj redakti
Famuloj redakti
En Pécsvárad naskiĝis:
- korusestro Ilona Andor
- pentristo Endre Nemes
- skulptisto Tamás Gyenes
En Pécsvárad mortis:
- kuracisto Béla Entz
- vitroartisto Júlia Báthory.