ENTZ Béla (enc) estis hungara kuracisto, patologiisto naskita en Koloĵvaro la 10-an de marto 1877 kaj mortinta en Pécsvárad la 14-an de januaro 1959.

Béla Entz
Persona informo
Naskiĝo 10-an de marto 1877 (1877-03-10)
en Kluĵo
Morto 14-an de januaro 1959 (1959-01-14) (81-jaraĝa)
en Pécsvárad
Familio
Patro Géza Entz (biologo)
Frat(in)o Géza Entz (zoologo)
Parencoj Géza Entz (arthistoriisto)
Okupo
Okupo patologo
vdr

Biografio redakti

Béla Entz havigis sian diplomon en 1900 en Scienca Universitato de Budapeŝto, sed jam ekde 1899 li laboris en anatomia kaj fiziologia instituto de Budapeŝto. En 1905–06 li studis eksterlande per stipendio, en 1907 li estis asistanto, en 1911 privatprofesoro. En 1917 li profesoris patologion en la Veterinara Altlernejo de Budapeŝto. Ekde 1918 ĝis 1952 li instruis patologion en Universitato Erzsébet, respektive de Universitato de Pécs. Inter 1918–47 li estis komissita preleganto de tribunala medicino. En 1931–32 kaj 1945–46 li estis rektoro de la universitato.

Verkoj redakti

  • A kórbonctan és kórszövettan alapvonalai (Pécs, 1926).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon