Bátka situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj redakti

Bátka, same tiel hungare estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota.

Situo redakti

Bátka situas sur ebenaĵo kaj sur deklivoj laŭ rojo, sub piedoj de 305 m-ojn alta monto, laŭ ĉefvojo Tornaľa-Rimavská Sobota. La lasta troviĝas 11 km-ojn.

Historio redakti

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1294, sed en 1341 menciiĝas "Supra Bátka" en formo "Felseubathka", en 1414 "Suba Bátka", kiel 2 apudaj vilaĝoj. Tiam la kampoj apartenis al familio Bátky (bAtki). En 1906 la 2 vilaĝoj reunuiĝis. En 1910 loĝis en Bátka 475 da homoj, (467 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Bátka apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Feled, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Inter 1964-1990 Bátka perdis la rangon municipo. En 2001 loĝis en Bátka 919 da homoj, (664 hungaroj, 171 slovakoj, 52 ciganoj, 6 ĉeĥoj, unusola ukraino).

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En Bátka naskiĝis hungara aktoro István Bényei.

Eksteraj ligiloj redakti