Béla Lajta, laŭ hungarlingve kutima nomordo Lajta Béla estis hungara arkitekto, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Leitersdorfer.

Béla Lajta
Persona informo
Naskonomo Leitersdorfer Béla
Naskiĝo 23-an de januaro 1873 (1873-01-23)
en Budapeŝto
Morto 12-an de oktobro 1920 (1920-10-12) (47-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo arkitekto
Verkoj Mozgásjavító Általános Iskola
vdr
Propra ludomo fare de Béla Lajta

Béla Leitersdorfer[1] naskiĝis la 23-an de januaro 1873 en Budapeŝto (ĵus Óbuda), li mortis la 12-an de oktobro 1920 en Vieno.

Biografio redakti

Béla Lajta devenis el juda familio. Li akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1896. Li laboris dum mallonga tempo ĉe Alajos Hauszmann, poste helpe de ŝtata stipendio li studvojaĝis al Romo, Berlino kaj Londono. Li revenis hejmen en 1899 kaj li projektis tombomonumentojn, ludomojn, vilaojn, kastelon, lernejojn. Post grava malsano li mortis en relative juna aĝo. Li havis edzinon.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj redakti

  • vilao de Malonyai (1905–1907, jam trakonstruita)
  • instituto de judaj blinduloj (1905–1908)
  • lernejo en Budapeŝto (1909–1912)
  • propra ludomo (1910–1912)
  • juda gimnazio en Zugló (1913–1914)
  • kliniko en Zugló (1911)

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Der Schöpfer der modernen ungarischen Baukunst (1911)
  • A temető művészete (1914)

Fontoj redakti

Referencoj redakti