Béla Lukács (1892)

hungara politikisto

Béla Lukács [lukAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lukács Béla estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, oficiro.

Béla Lukács [1] en 1892 en Hungara reĝlando en Rimaszombat (nuntempa Rimavská Sobota en Slovakio). Pri la morto mankas informoj.

Biografio redakti

Béla Lukács frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li lernis juron en Budapeŝto kaj Eperjes. Li batalis 3 jarojn en la 1-a mondmilito. Dum la Hungara Sovetrespubliko li apartenis al rondo de Miklós Horthy en Szeged. Kiel oficiro li partoprenis en okupado de Transdanubio, post falo de Soveto li marŝis al Budapeŝto. Li parte okupiĝis pri sia bieno, parte li politikadis. Li estis dufoje elektita parlamenta deputito en Ónod. En Kabineto Kállay li estis senpostena ministro pri mondomilitaj handikapuloj.

Fontoj redakti