Béla MIKÓ, laŭ hungarlingve kutima nomordo Mikó Béla estis hungara inĝeniero, akademia instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis bölöni.

Béla Mikó
Persona informo
Naskiĝo 1-an de julio 1843 (1843-07-01)
en Zlatna
Morto 23-an de junio 1912 (1912-06-23) (68-jaraĝa)
en Pâncota
Alma mater Akademio de Selmec
Okupo
Okupo mininĝeniero
vdr

Béla Mikó [1] naskiĝis la 1-an de julio 1843 en Transilvanio en Zalatna (nuntempa Zlatna en Rumanio), li mortis la 23-an de junio 1912 en Hungara reĝlando en Pankota (nuntempa Pâncota en Rumanio).

Biografio redakti

Béla Mikó frekventis gimnazion en Kolozsvár, poste li akiris diplomon en Akademio de Selmec en 1865. Post siaj la diplomo li faris la necesajn praktikajn laborojn en Nagybánya 2 jarojn, poste havanta stipendion li plulernis en Vieno en ambaŭ universitatoj kaj geologia instituto. En 1867 li komencis instrui en la akademio. Estis li la unua, kiu instruis la fizikon hungarlingve. Post 2 jaroj li havis postenon en la financa ministerio. En 1870 li estis inĝeniero en Rézbánya, ekde 1872 li estis laboratoriestro de Nagybánya. En la laboratorio li trovis la unuan hungaran baŭksiton. En 1908 li pensiuliĝis, samtempe li ricevis la titolon mineja konsilisto.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A horgany jelenlegi használata (Nuntempa uzado de la zinko), (1868)
  • A bányafának tartóssá tételéhez I. (1874)
  • Az alumínium és hazai bányászatunk (La aluminio kaj patruja minado), (1897)
  • Magyarországon eddig talált alumíniumérczekről (1906)

Fontoj redakti