Béla Szenes [seneŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szenes Béla estis hungara ĵurnalisto, verkisto, dramisto, tradukisto. Lia filino estis Hanna Szenes.

Béla Szenes
Persona informo
Naskonomo Schlesinger Béla
Naskiĝo 18-an de januaro 1894 (1894-01-18)
en Budapeŝto
Morto 26-an de majo 1927 (1927-05-26) (33-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Infanoj Hannah Szenes vd
Profesio
Okupo ĵurnalistotradukistodramaturgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Béla Szenes en 1920

Béla Szenes [1] naskiĝis la 18-an de januaro 1894 en Budapeŝto, li mortis la 26-an de majo 1927 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Béla Szenes devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Post siaj studoj li iĝis ĵurnalisto en pluraj gazetoj. En 1917 li aliĝis al kabaredo de Szakáll Szőke kiel skeĉisto. Inter 1918 kaj 1921 liaj skeĉoj estis prezentitaj en diversaj kabaredoj, en 1921 li debutis kiel dramisto en Teatro Belvárosi. En 1925 la Gaja Teatro prezentis lian 5-an teatraĵon, lia lasta premiero okazis en 1926.

Elektitaj verkoj redakti

  • Szenes ember könyve (artikoloj, 1916)
  • A kristóftéri Kolumbusz (romano, 1918)
  • A buta ember (komedio, 1921)
  • Végállomás (teatraĵo, 1923)
  • Az alvó férj (komedio, 1926)

Elektitaj tradukaĵoj redakti

  • Krenn–Buchbinder: Csavargólány (1918)
  • Ĉeĥov: A kérő (1919)
  • Mouézy: Baj van Zsófival (1924)

Fontoj redakti