Béla Szokolay
hungara instruisto, pupaktoro kaj pupteatra verkisto
SZOKOLAY Béla [SOkolai] estis hungara instruisto, pupteatristo kaj pupteatra verkisto naskita en Belényes (la nuna urbo Beiuș) la 21-a de aŭgusto 1891 kaj mortinta en Budapeŝto la 27-an de aŭgusto 1959.
Béla Szokolay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de aŭgusto 1891 en Beiuș |
Morto | 27-an de aŭgusto 1959 (68-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | instruisto • pupteatristo |
Kariero redakti
Szokolay kune kun Géza Blattner agadis por la kreado kaj agnosko de la arta pupteatro. Li partoprenis en la kreado de la Amika Rondo de Artpupteatro. Post 1945 li organizis kursojn pri pupteatro, aranĝis ekspoziciojn, faris pupojn, verkis teatraĵojn.
Verkoj redakti
- A marionett játékról (Bp., 1953);
- A típusbábfejek használata (Bp., 1958).
Fonto redakti
- Magyar Életrajzi Lexikon