Badische Bergstraße

La Bereich Badische Bergstraße – en Esperanto "areo badenia Monta Vojo" – estas vinkultiva regiono en sudokcidenta Germanio. Ĝi difiniĝas kiel la sudo de la geografia regiono Bergstraße, do "Monta Vojo", kiu ĝenerale estas la transira zono inter la mezalta montaro Odenvaldo oriente kaj la vasta ebenaĵo de la rivero Rejno, cizita de ampleksaj glaĉeroj dum la lasta glaciepoko, okcidente – temas pri tiu parto de la regiono Bergstraße situanta en la federacia lando Baden-Virtembergo. Ene de la federacia lando, la areo konsistigas la plejan nordon kaj estas parto de la distrikto Rhein-Neckar, kiu ĉirkaŭas la urbon Hajdelbergo. Ekde la jaro 1971 la areo badenia Monta Vojo estas parto de la vinkultiva regiono "Badenio".

Ĝis la jaro 1971 la areo kune kun la nordo de la geografia regiono, Hessische Bergstraße, do "hesia Monta Vojo", konsistigis la vinkultivan regionon Bergstraße.

Situo redakti

La "areo badenia Monta Vojo" ĉirkaŭatas sude de la urbo Heppenheim en la distrikto Bergstraße en Hesio, ĉe la okcidentaj deklivoj de la mezalta montaro Odenvaldo transire al la Rejna Malaltebenaĵo, de la komunumoj Laudenbach ĝis Wiesloch. Kune kun la pli norda "hesia Monta Vojo" ĝi konsistigas la geografian regionon Bergstraße, kiu ampleksas la teritorion inter la urboj Darmstadt en Hesio norde kaj Wiesloch en Baden-Virtembergo sude.

La tuta regiono "Monta Vojo", kaj la nordo kaj la sudo, kompare al la ĉirkaŭaj pejzaĝoj havas aparte mildan klimaton, kiu favoras la kultivadon de vino. Aldoniĝas grundo favora por vitejoj. La pejzaĝo havas multajn krutajn deklivojn, kiuj aparte intense kolektas sunradiojn. Jam dum la komenco de printempo ĉiujare videblas la milda klimato, kiam ekfolias kaj iom poste ekfloras ĉerizaj, persikaj kaj migdalaj arboj multajn semajnojn antaŭ samspecaj arboj en aliaj partoj de Germanio.

Eksteraj ligiloj redakti