Bagrationovsk

urbo de Kaliningrada provinco en Rusio (la historia nordo de Orienta Prusio)

Bagrationovsk (ruse Багратионовск) estas urbo en la Kaliningrada provinco de Rusio. Kiel la cetero de la kaliningrada provinco, ĝi ĝis la jaro 1945 estis parto de la germanlingva regno Prusio kaj de ties regiono Orienta Prusio. La urbo estis fondita en jaro 1336, kiel parto de la regno de la Ordeno de germanaj kavaliroj. Almenaŭ ekde 1585, kiam ĝi ricevis germaniajn urborajtojn, ĝi havis la germanan nomon Preußisch Eylau, prononco [projsiŝ AJlaŭ]. Post la aneksiĝo de Orienta Prusio fare de Sovetunio, la urbo unu jaron ruse nomiĝis Прёйсиш-Элау [Prjojsiŝ-Elau], ĝis oni inventis novan rusan nomon por ĝi, kaj donis al ĝi urban statuson laŭ la administra sistemo de Sovetunio. La germana loĝantaro en 1945 estis komplete forigita, kaj kompense estis venigitaj novaj loĝantoj precipe el Rusia SFSR, Belorusa SSR kaj Ukraina SSR. Post la disfalo de Sovetunio en 1991, la urbo transiris al la Rusia Federacio. La germana urbo ĝis 1946 krome litove nomiĝis YlavaPrūsų Ylava, pole Pruska IławaIławka - ankaŭ tiuj nomoj en Sovetunio ne plu permesiĝis. En la germanlingva provinco Orienta Prusio ekzistis dua urbo nomata Eylau, kiu post 1945 doniĝis al Pollando kaj ricevis la polan nomon Iława.

Bagrationovsk / Preußisch Eylau
urbo • setlejo • limurbo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 238420
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 482  (2018) [+]
Loĝdenso 606 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 54° 23′ N, 20° 38′ O (mapo)54.38333333333320.633333333333Koordinatoj: 54° 23′ N, 20° 38′ O (mapo) [+]
Alto 70 m [+]
Areo 10,7 km² (1 070 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Bagrationovsk / Preußisch Eylau (Kaliningrada provinco)
Bagrationovsk / Preußisch Eylau (Kaliningrada provinco)
DEC
Bagrationovsk / Preußisch Eylau
Bagrationovsk / Preußisch Eylau
Situo de Bagrationovsk / Preußisch Eylau
Bagrationovsk / Preußisch Eylau (Rusio)
Bagrationovsk / Preußisch Eylau (Rusio)
DEC
Bagrationovsk / Preußisch Eylau
Bagrationovsk / Preußisch Eylau
Situo de Bagrationovsk / Preußisch Eylau

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bagrationovsk [+]
vdr

Laŭ la stato de 2016, la OKATO-kodo de la urbo estas 27203501, la poŝtkodo 238420, la interurba telefona kodo estas 01156 kaj la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj. Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas -1 horo. Geografiaj koordinatoj de la urbo estas: latitudo 54°23' norde, longitudo 20°38' oriente. En la urbo estas fervoja stacio.

En jaro 1959 la urbo havis 4 400 loĝantojn. Ĝis la jaro 2002 tiu nombro kreskis ĝis 7 200 loĝantoj.

la historia kastelo de Preußisch Eylau, el la 14-a jarcento