Bajmok ankaŭ hungare; serbe Бајмок, germane Nagelsdorf estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Norda Bačka, en municipo de Subotica.

Bajmok situas en la mapo en la verda munucipo
La katolika preĝejo kaj ortodoksa sonorilturo en Bajmok

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Sombor-Subotica, la lasta estas proksime. La hungara ŝtatlimo troviĝas 9, Subotica 23, Sombor 33 km-ojn for.

Historio redakti

Pli frue sarmatoj kaj avaroj loĝis tie. La hungaroj okupis la Karpatan basenon en 895. En 1462 okazis la unua mencio pri la vilaĝo. La turkoj okupis la regionon en la 16-a j.c. kaj tenis ĝin 150 jarojn. Anstataŭ la rifuĝintaj hungaroj serboj alvenis. En la 18-a j.c. ĝi apartenis al la Habsburga Imperio, dume alvenis germanoj kaj hungaroj. En 1900 loĝis 8217 da homoj en la vilaĝo (hungaroj 3599, serboj 2001, germanoj 1980, slovakoj 8, ktp). La komunumo apartenis al Bács-Bodrog ĝis 1920, poste al Jugoslavio. Inter 1941-1944 la hungara armeo okupis Bajmok. En 1944 la germanoj estis forpelitaj (tiam 1/3 da loĝantoj), kaj alvenis serboj el Kroatio. Post 1989 denove alvenis serboj el Kroatio, Bosnio kaj Kosovo.

En 2002 loĝis 8586 da homoj (serboj 2900, hungaroj 2450, sudaj serboj 1266, kroatoj 700, jugoslavianoj 454, montenegranoj 102, ktp).

Famuloj redakti

En Bajmok naskiĝis: