Baks [bakŝ] estas vilaĝo en Hungario en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en subregiono de Csongrád (urbo).

Apud la lago industria fervojo funkcias

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Tiso, laŭ traira flankovojo. Troviĝas Szeged 35 km-ojn for.

Historio redakti

La tataroj kaj post jarcentoj la turkoj detruis la regionon. Poste la kampoj apartenis al Mindszent kaj Tömörkény. Tiutempe la kamparanoj konstruis farmojn en siajn parcelojn, ĉar el la foro ne povis kulturi teron kaj bredadi. Naskiĝis senfinaj vicoj de farmoj, kiu hungare enradikiĝis "farmomondo" pro la grandeco. La vilaĝoĝermo naskiĝis en 1760. Baldaŭe la kampoj apartenis al familio Pallavicini, kiu formis modernan kaj ekzemplodonan bienon. Tiu bieno estis disdonita al la malriĉaj kamparanoj en 1945, sed post kelkaj jaroj formiĝis ŝtata bieno kaj kolĥozoj Miĉurin kaj Ruĝa Stelo. La vilaĝo naskiĝis en 1947. Nuntempe oni planas konstruon de preĝejo.

Apud la vilaĝo granda moderna fiŝlago nomata Csaj (ĉaj) troviĝas.

Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, biblioteko kulturdomo de 1967, 2 kuracejoj, apoteko, familihelpa kaj infanhelpa servoj.