Balázs Blaskó [balAĵ blaŝkO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Blaskó Balázs estas hungara aktoro, reĝisoro, teatrestro. Lia patro estis János Blaskó (pentristo), lia edzino estas Kinga Saárossy (ŝi naskis 2 gefilojn en la 1980-aj jaroj), lia frato estas Péter Blaskó.

Balázs Blaskó
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aprilo 1953 (1953-04-17) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Patro János Blaskó
Frat(in)oj Péter BlaskóJános Blaskó
Edz(in)o Kinga Saárossy
Okupo
Okupo aktoroteatrestroteatra reĝisoro
vdr

Balázs Blaskó [1] naskiĝis la 17-an de aprilo 1953 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Balázs Blaskó frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris aktoran diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1976. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Teatro Csokonai (Debrecen), en la sekva jaro al Nacia Teatro (Miskolc). Inter 1978 kaj 1981 li apartenis al Teatro de Kecskemét, poste al Teatro Petőfi (Veszprém). Liaj sekvaj teatraj stacioj estis:

Ekde 1988 li estas aktoro kaj reĝisoro de Teatro Gárdonyi Géza, en 2011 li estis nomumita ties teatrestro. Inter 1989-1993 li instruis en la loka teatra studio, krome li estas respondeculo de la urba somera teatra aranĝaĵo. Li akiris sciencan gradon DLA en 2003 en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto). Li ricevis premiojn en 1983 kaj 2014.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj filmaj roloj redakti

  • A férj vadászik (1985)
  • Erdélyi dekameron (1995)
  • kelkaj dubladaj roloj en eksterlandaj filmoj [2]

Elektitaj reĝisoraĵoj redakti

Fontoj redakti