Bangalaoj (aŭ Mangalaoj) estas nomataj la loĝantoj de la regiono inter la riveroj Kongo kaj Ubango. Al la bangalaoj apartenas interalie la etnoj Ngombe, Bobangi kaj Bundja.[1]

Bangalaoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Bangalaj setlejoj laŭ Stanley, 1885
Hodiaŭa teritorio inter Kongo kaj Ubango

En la regiono originis la lingvo lingala, kiu disvastiĝis en la Demokratia Respubliko Kongo kaj en Kongo Brazavila.

La nomo bangala estis enkondukita de la angla esploristo Henry Morton Stanley, kiu estis la unua eŭropano kiu vojaĝis al la regiono. Unue Stanley uzis la nomon nur por aro da setlejoj je la norda bordo de la rivero Kongo. Poste la nomo estis uzata por la loĝantoj de la provinco Équateur.

La etna identeco de la bangalaoj ne estas klare difinita. La nomo estas ligita precipe al la lingvo lingala, kiu je la mezo de la 19-a jarcento iĝis lingvafrankao en la regiono de malalta rivero Kongo. En la kolonia aerao ĝi estis la lingvo de la armeo kaj post la akiro de la sendependeco ĝi disvastiĝis per amaskomunikiloj kaj muziko.

Kvankam la nomo estas artefarita inter la loka loĝantaro kreiĝis ia identeco de bangalaoj.[2]

Literaturo redakti

  • Emizet Francois Kisangani, Scott F. Bobb: Historical Dictionary of the Democratic Republic of the Congo. Scarecrow Press, 2009, ISBN 0810863251, S. 395-396 [1]
  • Mumbanza Mwa Bawele : Colonialisme et identité « Bangala » en Afrique centrale. In Society, State, and Identity in African History. African Books Collective, 2008, ISBN 9994450255, S. 87-104 [2]
  • Crawford Young: The Politics of Cultural Pluralism. Eldonejo Univ of Wisconsin Press, 1976, ISBN 0299067440, S. 170-173 [3]

Referencoj redakti

  1. Young: The Politics of Cultural Pluralism, pag. 173
  2. Bawele: Colonialisme et identité « Bangala » en Afrique centrale, pag. 94-95