Bartultovice (ankaŭ Žebrotice, germane BartelsdorfBettelsdorf, pole Bartultowice) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Vysoká en distrikto Bruntál. Ĝi troviĝas 1,5 km norde de Vysoká. Kondukas tra ĉi tie ŝoseo I/57. Vivas ĉi tie 55 loĝantoj (2021).

Bartultovice
germane Bartelsdorf, germane Bettelsdorf, pole Bartultowice
vilaĝo
Bartultovice
Oficiala nomo: Bartultovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Bruntál
Administra municipo Vysoká
Historia regiono Ĉeĥa Silezio (origine konsisto de
la tn. Mor. enklavoj)
Parto de Osoblahio
Montaro Zlatohora montetaro
Domoj 39 2010
Situo Bartultovice
 - koordinatoj 50° 16′ 26″ N 17° 35′ 18″ O / 50.27389 °N, 17.58833 °O / 50.27389; 17.58833 (mapo)
Katastro 3,6 km² (360 ha) Bartultovice
Loĝantaro 55 (2021)
Denseco 15,28 loĝ./km²
Unua skribmencio 1267
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 793 99
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Bartultovice
Portalo pri Ĉeĥio

Bartultovice estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 3,6 km².

Historio redakti

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1267.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869609
1880643
1890515
1900523
1910480
1921391
JaroLoĝantoj
1930359
1950121
1961174
1970126
198096
199159
JaroLoĝantoj
200157
201185
202155

En Bartultovice estas registritaj 39 adresoj: 38 daŭraj objektoj kaj 1 dumtempa aŭ refreŝigeja objekto. Dum popolnombrado en la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 34 domoj, el tio 22 daŭre loĝigitaj.

Transporto redakti

Tra la municipo kondukas ŝoseo I/57, sur kiu situas limpasejo Bartultovice-Trzebina kun senlima tonaro. Ĉar la municipo situas en soleca regiono de Jesenikoj, en Osoblaha-regiono, ĉi tie ne veturas tro da personaj aŭtomobiloj kompare kun ceteraj sektoroj de unuaklasaj ŝoseoj en Ĉeĥio. Tamen per la ŝoseo kondukas ĉefa transita vojo, do estas ĉi tie registrata pli alta intenseco de ŝarĝaŭtomobiloj kaj kaminonoj.

Pluaj ŝoseaj limpasejoj por transita transporto en Jesenikoj estas Mikulovice (apud Jeseník) kaj Bílý Potok (apud Javorník), tamen tiuj ne estas tiel tro frekventataj fare de ŝarĝaŭtomobiloj, precipe dank' al pli malbona transporta alirebleco tra Červenohorské sedlo kaj Jeseník.

Fotogalerio redakti