Osoblahio (ĉeĥe Osoblažsko, germane Hotzenplotzer Ländchen, pole ziemia osobłoska) aŭ Osoblaha terlangoTerlango de Osoblaha (ĉeĥe Osoblažský výběžek, pole worek osobłoskicypel osobłoski) estas nordorienta terlango de distrikto Bruntál nordokcidente de Moraviasilezia regiono, kiu kreas terlangon de teritorio de Ĉeĥio en teritorion de Pollando. La terlango ricevis sian nomon laŭ municipo Osoblaha. Osoblahio estas unu el Moraviaj enklavoj en Silezio kaj ĝi estas ankaŭ nomata Silezia Hanakio (pole Śląska Hana, germane Schlesiche Hanna), malgraŭ tio ke la regiono ne situas en Silezio. "Hanakio" en tiu ĉi kromnomo estas uzata tial, ke la pejzaĝo de Osoblahio rememorigas per sia surfaco la pejzaĝon de Hanakio. Mikroregionon Asociiĝo de municipoj de Osoblahio kreas 14 municipoj, el kiuj 12 falas en iaman moravian enklavon tute, unu per sia kerno kaj unu per sia randa parto. 10 municipoj, do ĉiuj municipoj de la mikroregiono escepte de 4 municipoj en la okcidenta parto de la terlango, estas ankaŭ membroj de Interesa asociiĝo de Osoblahio.

Osoblahia enklavo redakti

 
Osoblahia moravia enklavo en Silezio ensumigis tiujn ĉi 12 municipojn (enkrampe indikitaj numeroj, per kiuj ili estas markitaj sur mapo): (1) Bohušov, (2) Dívčí Hrad, (3) Hlinka, (4) urbo Janov, (5) Jindřichov, (6) Liptaň, (7) Osoblaha, (8) Petrovice, (9) Rusín, (10) Slezské Pavlovice, (11) Slezské Rudoltice, kaj (12) Vysoká, kaj 2 katastraj teritorioj: (13) Třemešná (konsisto de municipo Třemešná) kaj (14) Piskořov (konsisto de urbo Město Albrechtice).

Devene Osoblahio estis enkadre de Moravio konsisto de Holasicio. Kiam poste reĝo Přemysl Otakar la 2-a plimulton de la teritorio de Holasicio en la jaro 1269 enmembrigis en Opavian duklandon, Osoblahio restis kiel feŭdo de episkopujo de Olomouc (pli poste ĉefepiskopujo) eĉ plu integra konsisto de Moravio, kiun ĝi restis ĝis la jaro 1783. Kiam en la unua Silezia milito en la jaro 1742 Aŭstra imperio perdis pli grandan parton de Silezio, Osoblaha terlango restis periferia terlango de la aŭstria imperio en Prusio.

Rilataj artikoloj redakti