Batalo ĉe Galaŝko (2000)


Batalo ĉe Galaŝko (2000) estas embusko fare de ĉeĉenaj gerilanoj kontraŭ kolumno de la 99-a divizio de speciala destino de Internaj Trupoj de la Ministerio pri internaj aferoj de Rusio apud vilaĝo Galaŝko (Inguŝio, Rusio).

Batalo ĉe Galaŝko (2000)
Konflikto: Dua Ĉeĉenia milito
konflikto
Daŭro: la 11-a de majo 2000 (10:15 — 10:35/10:45)
Loko: montaro inter vilaĝoj Galaŝko kaj Alĥasto, Sunĵa distrikto, Inguŝio, Rusio
Rezulto: sukceso de la gerilanoj (ili ekstermis la kolumnon kaj foriris)
Flankoj
Iĉkerio Rusio
Komandantoj
Ruslan Ĥuĉbarov, Zaurbek Amrijev[1][2] kapitano Mazijev[3], supera leŭtenanto Viktor Plaĥotnij †[4]
Forto
Islama regimento de speciala destino[5]
(10 ĝis 35 gerilanoj)
la Ĉermena regimento de la 99-a divizio de speciala destino de la Internaj Trupoj de la Ministerio pri internaj aferoj de Rusio[6]
(22 homoj)
Perdoj
sen perdoj 19 mortigitaj, 2 vunditaj, 1 kamiono damaĝita
vdr

Disvolviĝo de la eventoj redakti

La 11-an de majo 2000 kolumno el du kamionoj «Ural» kaj unu BRDM moviĝis de Inguŝio al Nord-Osetio. Je 10:15 laŭ loka tempo en Sunĵa distrikto, inter vilaĝoj Alĥasto kaj Galaŝko, la kolumno trafis embuskon. Grupo el 10 ĝis 35 ĉeĉenaj gerilanoj ekpafis per mitraletoj, ekzaktaj fusiloj kaj bombokanonoj. La batalo daŭris 20 ĝis 30 minutojn. Plejparto de la militistoj forbrulis vivaj[6].

Rezulto redakti

Rezulte de la batalo la gerilanoj sukcesis mortigi 19 homojn (12 soldatojn, el kiuj unu poste mortis en hospitalo, tri serĝentojn, kvar oficirojn)[7] kaj vundi du homojn (flegistinon Eleni Miĥailidi, nask. 1958 kaj starŝinon Ruslan Adarĥajev). Sola tute ne damaĝita persono estis kapitano Mazijev, kiu komandis la taĉmenton. Krome estis detruita unu kamiono. La militistoj neniam partoprenis batalojn en Ĉeĉenio kaj ilia divizio eĉ ne estis parto de la Unuigita grupo de la federaciaj fortoj en Norda Kaŭkazo. Ili jam estis malmobilizitaj kaj sekvis al Vladikavkazo por de tie forveturi hejmen[3].

Sekvoj redakti

La atako estigis fortan reagon de ĉiuj flankoj. Generalo Genadij Troŝev, vic-komandestro de la Unuigita grupo de la federaciaj fortoj en Norda Kaŭkazo, kulpigis pri perfido inguŝajn loĝantojn kaj postulis venĝon. Militistoj atentigis, ke surloke estis trovitaj tranĉeoj, preparitaj de la teroristoj, do lokaj milicanoj devintus rimarki tion[7]. Dum sekvaj horoj apuda arbaro estis bombardita, sed tio neniel damaĝis la atakintojn, kiuj estis nek mortigitaj, nek kaptitaj. Ruslan Ĥuĉbarov, kiu gvidis la atakon, naskiĝis en Galaŝko, do bonege konis ĉirkaŭaĵojn, ĉiujn montarajn padojn kaj pasejojn.

La estraro de Inguŝio kontraŭe asertis, ke pri tiu fiasko kulpas komandantoj de la 58-a armeo kaj tiuj de la 99-a divizio de speciala destino de la Internaj Trupoj, sub kies respondeco estis tiu ĉi teritorio kaj la limo kun Ĉeĉenio. Krome prezidanto de Inguŝio Ruslan Auŝev akre kritikis Aslanon Masĥadov kiel gvidanton de la ĉeĉenaj gerilanoj, ĉar tiu atako endanĝerigis la respublikon de la inguŝoj, kiuj kune kun la ĉeĉenoj estas konsiderataj la branĉoj de la unueca popolo vajnaĥoj.

 
 Это — на совести и Масхадова, и остальных, дававших команду. Я понимаю, Масхадов мог и не знать о готовящемся теракте. Но, узнав, он должен был жестко разобраться во всем и найти способ извиниться перед народом Ингушетии, если хоть немного чувствует себя вайнахом. У нас не положено приходить с оружием в другой дом.   Tio estas sur konscienco kaj de Masĥadov, kaj de aliaj, kiuj ordonis. Mi komprenas, Masĥadov povintus ne scii pri la pretiĝanta terora atako. Sed post ekscii li devintus severe dissolvi tion kaj trovi vojon por pardonpeti antaŭ la popolo de Inguŝio, se li almenaŭ iom sentas sin vajnaĥo. Ĉe ni ne estas kutimo alveni kun armiloj en alies hejmon. Sed li ne faris tion. Inguŝio nun savas plejparton de lia popolo. Kaj okupiĝi ĉi tie pri provokoj signifas okupiĝi pri provokoj kontraŭ sia propra popolo. 
— Ruslan Auŝev, prezidanto de Inguŝio[6]

Iuj ligis tiun ĉi atakon al la renkontiĝo de Pavel Kraŝeninikov, prezidanto de la Komitato pri leĝofara laboro de la Ŝtata Dumao, prezidanto de la Sendependa socia komisiono pri enketado de leĝorompoj kaj observado de la homaj rajtoj en Norda Kaŭkazo kun Kazbek Maĥaŝev, ministro pri internaj aferoj de Iĉkerio. Ili renkontiĝis la 9-an de majo 2000 en vilaĝo Karabulako (Inguŝio) por priparoli kiel fini la Ĉeĉenian konflikton. Generalo Genadij Troŝev bruske reagis al tiu ĉi informo, deklarinte ke li arestus la reprezentanton de la iĉkeria registaro, se li scius pri ties alveno. Do iuj sugestis, ke la atako, kiu okazis post du tagoj kaj grave damaĝis iujn ajn interpacigajn provojn, profitis ĉefe al la generalo kaj ties militema politiko. Ĉe tio oni atentigis, ke laŭ neskribita ordono la inguŝa milico ne enmiksiĝas en kontraŭterorisman agadon en tiu ĉi regiono por ne ĝeni la militistojn, kiuj konsideras ĝin sia tereno. Malgraŭ tio antaŭtage kaj eĉ kelkajn horojn antaŭ la atako oni informis la militistojn pri suspektinda aktiveco de la gerilanoj en tiu ĉi loko. Sed neniu reagis al la avertoj[8].

Memoro redakti

Memore al la pereintoj surloke estis starigita memorŝtono sub verda flago[9].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Спецслужбы установили личность "Полковника" (ruse). Lenta.ru (2004-09-10). Arkivita el la originalo je 2015-04-02. Alirita 2015-03-21.
  2. "Полковник" ушел? (ruse). Pravda.ru (2004-09-10). Arkivita el la originalo je 2015-04-02. Alirita 2015-03-21.
  3. 3,0 3,1 Нападение на колонну в Ингушетии: уже 19 погибших (ruse). Lenta.ru (2000-05-11). Arkivita el la originalo je 2015-04-02. Alirita 2015-03-21.
  4. Список военнослужащих, погибших в Дагестане и Чечне начиная с августа 1999 года (ruse). Независимое военное обозрение (2000-07-21). Arkivita el la originalo je 2015-03-21. Alirita 2015-03-21.
  5. Установлены нападавшие на российскую колонну в Ингушетии (ruse). Lenta.ru (2000-05-15). Arkivita el la originalo je 2015-04-02. Alirita 2015-03-21.
  6. 6,0 6,1 6,2 О расстреле знали все (ruse). Novaja gazeta (2000-05-25). Arkivita el la originalo je 2015-03-21. Alirita 2015-03-21.
  7. 7,0 7,1 . Самашки, Галашки — и далее? (ruse). Rossijskaja gazeta (2000-05-13). Arkivita el la originalo je 2015-03-21. Alirita 2015-03-21.
  8. Трошеву помогли боевики? (ruse). Novaja gazeta (2000-05-15). Arkivita el la originalo je 2015-03-21. Alirita 2015-03-21.
  9. Бесланское досье: часть вторая (ruse). 15-й регион (2005-01-23). Arkivita el la originalo je 2012-01-06. Alirita 2015-04-12.