Baybay [bajbaj] - tagaloge Lungsod ng Baybay - estas kvinaklasa universitata urbego, ankaŭ sendependa komponenturbo kaj marhavena urbo en Filipinoj, en insulo Lejteo, en regiono Orientaj Bisajoj, en Provinco Lejteo. Laŭ financa klsifikado ĝi estas kvaraklasa.

Baybay
component city • urbego • dua-nivela administra teritoria unuo
Devizo: A Place of Discovery, Beauty and Serenity
Administrado
Poŝtkodo 6521
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 111 848  (2020) [+]
Loĝdenso 244 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 10° 41′ N, 124° 48′ O (mapo)10.683333333333124.8Koordinatoj: 10° 41′ N, 124° 48′ O (mapo) [+]
Alto 147 m [+]
Areo 459,3 km² (45 930 ha) [+]
Baybay (Filipinoj)
Baybay (Filipinoj)
DEC
Baybay
Baybay
Situo de Baybay

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Baybay, Leyte [+]
vdr
Kunsida halo de Baybay

Geografio redakti

Baybay situas laŭ marbordo sur ebenaĵo, tamen rande jam montoj komenciĝas [1]. Ormoc troviĝas 43, regiona administra centro Taklobano 66, Cebuurbo 105, Iloilo (urbo) 243, Bacolod 289, ĉefurbo Manilo 601, Kezonurbo 602 kilometrojn (aere) [2].

Historio redakti

 
Strato en Baybay

Baybay estis fondita en 1620 fare de hispanaj jezuitoj kaj paroĥo estis kreita en 1835. Post elpelo de la jezuitoj aŭgustenanoj alvenis kaj malfermis la unuan lernejon. Ĉinaj invadantoj provis konkeri la komunumon, sed la indiĝenoj malhelpis la provojn. Tiutempe (ekzemple 1605 kaj 1663) ankaŭ arabaj piratoj ofte atakis la komunumon. En 1866 granda incendio okazis. La haveno de Baybay estis blokita en 1899 fare de la amerikaj ŝipistoj, poste ili alvenis post 2 jaroj. Ekzistis malsukcesaj atakoj kontraŭ la amerika garnizono. La japanaj trupoj venis al Baybay en 1942 foriris en jarfino de 1944. Baybay atingis la urban rangon laŭ filipina klasifikado en 2007, la internacian klasifikadon grandurbo tiutempe.

Ekonomio redakti

Baybay estas la ekonomia kaj komerca centro de marborda parto en Lejteo. La ekonomia bazo de Baybay estas la agrikulturo kun fiŝkaptado. La plej oftaj kultivaĵoj estas rizoj, maizoj, fruktoj, kaj legomoj. Ekzistas ankaŭ diversaj hejmindustrioj (bambuo-prilaborado, ceramikaĵo).

Religio redakti

 
Preĝejo en Baybay

Plimulto de la loĝantoj estas romkatolikoj, preskaŭ 90% de la tuta populacio. La protestanta religio eniris Baybay por la unua fojo en 1900, post jaroj pluraj sektoj alvenis.

Eduko redakti

En Baybay ĉefa kampuso, franciskana kolegio kaj teknologia instituto funkcias.

Trafiko redakti

Baybay estas alirebla laŭ la traira marborda vojo, krome estas alia vojo al interno de la insulo. Necesas ŝipe atingi Cebuurbon 5 horojn, Manilon 20 horojn. La plej proksima flughaveno funkcias en Tacloban, kiu estas voje atingebla post 3 horoj.

 
Vendejego en Baybay

Klimato redakti

Baybay situas en la ekvatora klimato. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans
 
Hotelo en Baybay