Belfrido de la komerca ĉambro de Lille
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Belfrido de la urbodomo de Lille. |
La Belfrido de la komerca ĉambro de Lillo formas parton de la komerca ĉambro de Lillo konstruita en la frua 20-a jarcento. La belfrido, ornamita de horloĝo kun kvar ciferplatoj kaj 76 metrojn alta, superas la operejon de Lillo. Ĝi estis dezajnita de arĥitekto Louis-Marie Cordonnier.
Belfrido de la komerca ĉambro de Lillo | ||||
---|---|---|---|---|
Prezento | ||||
Stilo | Nov-flandra | |||
Tipo | Belfrido | |||
Arkitekto | Louis-Marie Cordonnier | |||
Dato de konstruo | 1910-1921 | |||
Alteco | 76 m | |||
Geografio | ||||
Lando | Francio | |||
Regiono | Hauts-de-France | |||
Loko | Lillo | |||
Geografia situo | 50° 38′ 17″ N, 3° 3′ 52″ O (mapo)50.6379423.06452Koordinatoj: 50° 38′ 17″ N, 3° 3′ 52″ O (mapo) | |||
| ||||
Kariljono redakti
La kariljono konsistas el 25 sonoriloj pezantaj 2 500 kg. La kutime ludataj muzikoj estas la jenaj:
- je la horo: Le p'tit Quinquin
- je la kvarono: P'tit Jean revenant de Lille
- je la duono: L'habit d'min vieux grand'père
- je la tri kvaronoj: Elle s'appelait Françoise
Vidu ankaŭ redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Belfrido de la komerca ĉambro de Lille ĉe "Structurae"