Belfrido de la urbodomo de Lille

Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Belfrido de la komerca ĉambro de Lille.


La Belfrido de la urbodomo de Lillo, inaŭgurita en 1932, estas la plej alta el la regiono Hauts-de-France. La projekto de ĝia konstruo rezultas el la detruo de la malnova urbodomo dum la Unua mondmilito.

Belfrido de la urbodomo de Lillo

Belfrido
Prezento
Tipo Belfrido
Arkitekto Émile Dubuisson
Dato de konstruo 1924-1932
Alteco 104 m
Geografio
Lando Francio
Regiono Hauts-de-France
Loko Lillo
Geografia situo 50° 37′ 50″ N, 3° 4′ 11″ O (mapo)50.6305563.069722Koordinatoj: 50° 37′ 50″ N, 3° 4′ 11″ O (mapo)
Belfrido de la urbodomo de Lillo (Lillo)
Belfrido de la urbodomo de Lillo (Lillo)
DEC
Belfrido de la urbodomo de Lillo
Belfrido de la urbodomo de Lillo
Belfrido de la urbodomo de Lillo
Situo de Belfrido de la urbodomo de Lillo

Map

vdr

La arĥitektura ensemblo, samtempe masiva por la urbodomo, kaj rimarkinde fajna kaj alta por ĝia belfrido estis dezajnita de arĥiketo Émile Dubuisson. Pro kialoj de terena havebleco kaj de politika elekto, la konstruaĵo estas iomete malcentrigita rilate al la nuna urbocentro. La belfrido el ruĝa briko kaj betono « laŭ fasono de skulptita ŝtono » kulminas je 101 m de alteco (104 m kun la lampo), firmigante la politikan kaj komercan potencon de la regiona ĉefurbo. Ruĝa briko respondas al verdaj platanoj kiuj ĉirkaŭas la konstruaĵon.

Le belfrido enhavas belan kolekton de nuntempaj verkoj, kiuj kompletigas tiujn kiuj dekoracias la diversajn municipajn ĉambrojn. Per sia alteco de 104 m, la Belfrido de la urbodomo de Lillo estas la plej granda municipa konstruaĵo de Francio kaj la plej alta belfrido de Eŭropo.

Metro-stacio: Mairie de Lille.

Eksteraj ligiloj redakti