Benedikto Biscop (n. ĉ.628, m. la 12-an de januaro 690) estis anglosaksa sanktulo kaj abato de Wearmouth kaj Jarrow, Northumbria.

Sankta
Benedikto Biscop
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 628 (0628-01-01)
en Northumbria
Morto 12-an de januaro 690 (0690-01-12) (62-jaraĝa)
en Monkwearmouth-Jarrow Abbey
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Northumbria vd
Profesio
Okupo monaĥo vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Frua vivo redakti

Li devenis de riĉa familio kaj dum iom da tempo servis en la sekvantaro de Oswiu, reĝo de Northumbria.

Li estis amiko de Sankta Wilfrid kaj, kiam li havis 25 jarojn, akompanis tiun al Romo. Kiam Wilfrid estis detenata ĉe Liono, Wilfrid plu veturis al Romo. Ĉirkaŭ 665 li faris duan pilgrimadon al Romo, akompanata de Alhfrith, filo de Oswiu. Survoje li renkontis Wilfrid kaj Acca. Post lasi Romon li iris al la Insuloj de Lerino, kie li pasis du jarojn (665-667) en studoj kaj iris monaĥo. Li reiris al Romo, kie, en 669, la papo komandis lin akompani Teodoron de Tarso al Canterbury, Anglio. Teodoro nomumis lin abato de Abatejo Sankta Aŭgesteno en Canterbury, kie li pasis du jarojn.

Abato de Wearmouth kaj Jarrow redakti

En 674 Ecgfrith, reĝo de Northumbria kaj filo de Oswiu, donis al Benedikto bienon en Wearmouth por monaĥejo. Benedikto iris al Romo kaj venigis masonistojn. En 679 li faris sian kvinan kaj lastan vojaĝon al Romo por akiri librojn, relikvojn, pli da masonistoj, aliajn metiistojn, kaj ĉarton provizitan de la papo.

La abatejo tiom sukcesis ke Ecgfrith donis al Ecgfrith pluan bienon ĉe Jarrow, kie Benedikto nomumis sian amikon Ceolfrith abato. La monaĥejo (fondita ĉirkaŭ 682) estis la unua en Anglio konstruita el ŝtono, kaj inter la unuaj konstruaĵoj en Anglio kun vitraj fenestroj. Plejparte la metiistoj venis el Francio. Kiel Benedikto esperis, dum la sekvantaj jarcentoj Jarrow estis centro de kulturo kaj klereco.

Benedikto mortis en 690 post grave malsani dum tri jaroj.